Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

2 mai 2022 1 02 /05 /mai /2022 21:41

02/05/2022

Pasintan dimanĉon 1an de majo, 164 personoj estis arestitaj de la policaj servoj en Istanbulo pro « malpermesa kolektiĝo kaj rifuzo disiĝi », rande de la placo Taksim. Situanta centre de Istanbulo, la placo estis scenejo de kontraŭregistaraj mobilizadoj en 2013. Ĉiujare, ĝi estas objekto de kolizioj inter la potenco kaj ĝiaj opoziciantoj por ĝia rekonkero.

La lokaj aŭtoritatoj permesis la celebradojn sur la azia rando de Istanbulo, sed ja sur la placo Taksim pluraj organizaĵoj alvokis al kolektiĝo por tiu 1a de majo.

La placo Taksim memorigas la sangajn manifestaciojn de la 1a de majo 1977, dum kiu almenaŭ 34 manifestaciantoj estis mortigitaj kaj cento da aliaj estis vunditaj fare de pafoj atribuitaj al ekstremdekstra milico. La lando spertis tiam ondon da politika perforto.     

Sed tiu placo fariĝis ĉefe emblemo de la kontestado, kiu vastiĝis en kelkaj semajnoj al la tuta lando en 2013.

Komence motivigitaj de la defendo de la apuda parko Gezi, destinita al malkonstruado, la protestoj atingis la tutan landon, vigligante la frustriĝon kaj postulojn fronte al la registaro de Recep Tayyip Erdoğan, tiam Ĉefministro.             

 

Eviti ĉiujn protestojn ĝis la balotoj de 2023

La placo Taksim estas do grava simbolo, kaj tiujn lastajn jarojn la registaro de Recep Tayyip Erdoğan malpermesis tie politikan kolektiĝon.

La cento da arestoj intervenas kelkajn tagojn post la kondamno de la mecenato Osman Kavala al porĉiama malliberejo, kaj dek ok jaroj da enkarcerigo por sep kunakuzitoj. Ili estis kulpigitaj pri « ribelinstigo kontraŭ la registaro » dum la movado de 2013. Osman Kavala parolis pri « juĝa murdo  ».     

Tiuj kondamnoj, kiuj surprizis la advokatojn kaj la observantojn pro ilia severeco, estis komprenitaj de la civila socio kiel mesaĝo celanta malpermesi ĉiujn protestadojn en la lando ĝis la prezidentaj balotoj, kiuj okazos en julio 2023.

Tiuj elektoj aperas kiel sola perspektivo por civila socio lacigita de la aŭtoritatismo de ĝia registaro.       

31/05/2013

Turkio: «Ni ne lasos detrui la lastajn verdajn spacojn de Istanbulo»

http://neniammilitointerni.over-blog.com/turkio-%C2%AB-ni-ne-lasos-detrui-la-lastajn-verdajn-spacojn-de-istanbulo-%C2%BB

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }