Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2022 4 26 /05 /mai /2022 14:14
Bildo : Alex Levac

25/05/2022

Operacoj celantaj malplenigi dezertan regionon de ĝiaj palestinaj loĝantoj estis lanĉitaj surbaze de decido de la israela Ĉefkortumo. La ĵurnalo “Ha’Aretz” vizitis la areon Masafer Yatta delonge dezirata de la hebrea Ŝtato.

Post dudek jaroj da longa jurbatalo, la israela Ĉefkortumo aprobis la 4an de majo la forpelon de ĉirkaŭ mil Palestinanoj, kiuj vivas en la ĉirkaŭaĵo de Masafer Yatta, dezerta areo situanta ekstremsude de Cisjordanio. Tio pravigas la israelan armeon, kiu konsideras tiun sektoron kiel trejnejon.

La operacoj de malkonstruado komencis kelkajn tagojn post la decido de la plej alta jurisdikcio de la hebrea Ŝtato. Laŭ kelkiuj, tiuj okazaĵoj malfermas la vojon al la plej grava operaco de forpelado de Palestinanoj en Cisjordanio. Tiu teritorio estas okupaciata de post la Sestaga milito en 1967, malgraŭ la opozicio esprimita de Usono, Eŭropa Unio kaj israelaj NeRegistaraj Organizaĵoj.        

Temas pri « kampanjo de detruado, kun la afabla permeso de la Ĉefkortumo de Israelo », opinias la israela ĵurnalisto Gideon Levy en raportaĵo publikigita en la israela ĵurnalo Ha’Aretz.

« De jardekoj, Israelo deziregas tiun areon, kaj senĉese laboras por malplenigi ĝin el ĝiaj loĝantoj cele al aneksado. »

Masafer Yatta, li skribis, konsistas el « kelkaj vilaĝoj, kiuj plejparte similas prefere domarojn » instalitaj « meze de nenie », loĝataj de paŝtistoj kaj beduenoj, kiuj « mirige restas ligitaj al tiu arida kaj rokplena tero, sen elektro nek kuranta akvo, sen vojoj nek minimumaj vivkondiĉoj. »

Merkredon matene en unu el tiuj vilaĝetoj, la israelaj fortoj detruadis la vivlokon de Mohammed Abu Sabha, paŝtisto 46-jara, kaj patro de ses infanoj.

« Ili alvenis je la 10 horo kaj duono tiun ĉi matenon. Ili estis homoj de la landlima polico kaj de la Civila administrado [isralea organo taskita pri la Okupaciataj teritorioj], kaj laboristoj. Ili tute silentis, ordonis al la familio de Abou Sabha, ke ĝi malproksimiĝu, plenumis sian operacon de detruado kaj foriris », skribis Levy. En daŭro de apenaŭ horo, ili tiel « detruadis la kuirejon, tri ĉambrojn, kolombejon, ĉirkaŭbarilon kaj du tendojn. »                         

« Abu Sabha elspezis siajn ŝparaĵojn en la jurbataloj, kiuj antaŭis la malkonstruadojn, kiel aliaj paŝtistoj de la areo. Ĉu espero ? Nenia, sed li neniam foriros de ĉi tie. »   

07/06/2020

Manifestacio en Tel-Avivo kontraŭ la projekto de anekso de parto el Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/06/manifestacio-en-tel-avivo-kontrau-la-projekto-de-anekso-de-parto-el-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }