30/05/2022
Tiu premio aljuĝita de post 2005 fare de la NeRegistara Organizaĵo Front Line Defenders celas protekti la aktivulojn pri Homaj rajtoj en danĝero. La NRO bazita en Dublino alarmas antaŭ pri la grava politika krizo, kiun travivas Sudano.
La sudana aktivulino pri virinaj rajtoj Amira Osmane Hamed ricevis la 27an de majo 2022 la "Premion por la defendantoj de Homaj rajtoj en danĝero" aljuĝitan de la internacia NRO Front Line Defenders.
Arestita sub la regado de Omar al-Baŝir
Inĝenierino 40-jara, S-ino Hamed aktivas de multaj jaroj favore al la virinaj luktoj en Sudano. Ŝi estis unuafoje arestita en 2022, ĉar ŝi surhavis pantalonon, poste en 2013, ĉar ŝi rifuzis kaŝi siajn harojn.
Tiam, sudana leĝo malpermesis al la virinoj malkovris sian kapon publike.
« Tu leĝo, kiu rigardas la Sudaninojn kiel viktimojn aŭ krimulinojn », laŭ S-ino Hamed, estis finfine abolita en 2019, post la eksigo fare de la armeo de la prezidento Omar al-Baŝir, kiu regis Sudanon per senfleksebla aŭtoritateco.
Antaŭnelonge, en januaro 2022, Amira Osmane Hamed estis arestita kaj liberigita semajnon poste, ĉar ŝi denuncis la militistan potencon post la puĉo de la generalo Abdel Fattah al-Burhan en oktobro 2021.
Proksimuloj de S-ino Hamed asertis fine de januaro, ke « 30 viroj armitaj kaj maskitaj » enrompis ŝian domon en Ĥartumo noktomeze « kaj kondukis ŝin al nekonata loko ».
« Amira Osmane Hamed neniam rezignis sian mison, kaj daŭre partoprenis aktive pacajn manifestaciojn »
NRO Front Line Defenders
Politika senelirejo
De post la puĉo de la generalo al-Burhan, miloj da Sudananoj regule manifestacias por postuli civilan potencon, sed la represio en tiu granda lando de Orienta Afriko jam okazigis 98 mortintojn, centojn da vunditoj kaj arestitojn, sen alia videbla politika elirejo.
La 28an de 2022, du pliaj manifestaciantoj estis mortigitaj en novaj protestadoj kontraŭ la puĉo.
La emisaro de Unuiĝintaj Nacioj en Sudano, Volker Perthes opiniis, ke estas « tempo haltigi la perforton kaj meti finon al la urĝa stato ».
UN kaj Afrika Unio pledas por politika dialogo, por eviti « gravan ekonomian kaj sekurecan krizon »
Laŭ UN, Sudanano el du suferos pri malsato de nun ĝis la fino de la jaro 2022, dum la oktobra puĉo, kiu brutale metis finon al ŝanceliĝanta divido de la potenco inter civiluloj kaj militistoj, senigas Sudanon je internacia helpo.
/image%2F0553642%2F20220530%2Fob_600365_blua.jpg)
15/06/2019
Sudano: la sociaj retoj sin ornamas per blua koloro, subtene al la manifestaciantoj subpremitaj de la armeo
/image%2F0553642%2F20220530%2Fob_b9aa11_sudan-world-map.png)
/image%2F0553642%2F20220530%2Fob_9a2687_uardian.jpg)