Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 mai 2022 4 26 /05 /mai /2022 21:32

26/05/2022

Bildo : « pacon » en la rusa lingvo

Teni afiŝtabulon kun asteriskoj, svingi paketon de ŝinko, aŭ montriĝi kun ekzemplero de « Milito kaj paco » : jen tri sufiĉaj motivoj por esti arestita en Rusio. En la ĉi-suba video tradukita en la angla fare de “Courrier international”, la “Wall Street Journal” montras kiel la Kremlo subpremas ĉian formon de kontestado – eĉ supozita – esprimata de sia loĝantaro pri la milito en Ukrainio.

« Mi estis arestita post malpli ol tridek sekundoj », rakontas al la Wall Street Journal Dmitri Reznikov, studento pri sociologio ĉe la universitato de Moskvo. La sola krimo de la junulo estas, ke li stariĝis sur la Ruĝa placo, centre de Moskvo, kun afiŝtabulo, sur kio troviĝis ok asteriskoj – la sama nombro de literoj, kiun entenas en la rusa lingvo la slogano « Ne al la milito ». La ok literoj kostis al tiu studento monpunon ĝis 600 eŭroj, ĉar lia mesaĝo atencis la kredeblecon de la rusia armeo.         

De la komenco de la rusia invado de Ukrainio, la 24an de februaro, la Kremlo plifortigis sian represian arsenalon, promulgante amendon, kiu ebligas puni ĝis ekvivalento de 12 000 dolaroj kaj dek kvin jaroj da malliberejo la civitanojn, kiuj senkreditigus la armeon aŭ cirkuligus informojn konsideratajn kiel mensogajn pri la milito.

Per la ekzemploj de punoj deciditaj kontraŭ tri rusaj civitanoj, la "Wall Street Journal" montras la amplekson de la cenzuro en la lando.

Porti afiŝtabulon, eĉ blankan, estas nun konsiderata kiel sufiĉa signo de malakordo por esti arestita.  

11/03/2022

Rusio : manifestaciantoj arestitaj kaj torturitaj, justico silentigita… Jen la dua milito de Vladimir Putin

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/rusio-manifestaciantoj-arestitaj-kaj-torturitaj-justico-silentigita-jen-la-dua-milito-de-vladimir-putin.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }