27/05/2022
Almenaŭ kvar milionoj da personoj estas tuŝitaj de la plej gravaj inundoj de antaŭ preskaŭ du jardekoj nord-okcidente de Bangladeŝo, anoncis lundon Unuiĝintaj Nacioj.
Laŭ la bangladeŝa registaro, la superakvoj, kiuj komenciĝis pasintsemajne, superakvigis 70% el la distrikto Silheto kaj 60% el Sunamganj, okazigante almenaŭ 10 mortintojn, dum du milionoj troviĝas izolitaj.
Torentaj pluvoj kaj almonta alfluado de akvo norde de Barato ŝveligis la fluejojn de la riveroj en Bangladeŝo. Ambaŭ ĉefaj landlimaj riveroj, Surma kaj Kuŝiara, rompis la digojn kaj inundis centojn da vilaĝoj.
Arifuzzaman Bhuiyan, la ĉefo de la "Nacia centro de prognozo kaj inundaj alarmoj", deklaris, ke ambaŭ riveroj jam atingis sian plej altan nivelon iam mezuritan de post la 1970-aj jaroj.
« Tio estas unu el la plej gravaj riveraltiĝoj el la historio nord-oriente de la lando », li deklaris.
La infanoj, unuaj viktimoj de la inundoj
La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (Unicef) provizis eĉ pli teruran bilancon, kun « pli ol kvar milionoj da personoj » tuŝitaj de la riveraltiĝoj en kvin distriktoj nord-okcidente de Bangladeŝo.
« En tiu katastrofo, kiel kutime, ja la infanoj estas la plej vundeblaj », opiniis Sheldon Yett, la reprezentanto de Unicef en Bangladeŝo.
Ĉiuj lernejoj kaj ĉiuj establaĵoj pri supera instruado estis fermitaj en la regiono. Almenaŭ 350 lernejoj estis transformitaj en ŝirmejojn, en kiuj pli ol 8 500 personoj rifuĝis, ofte kun sia brutaro.
Sed laŭ Netai De Sarker, alta funkciulo, kiu prizorgas la krizon, la situacio pliboniĝas : la akvo komencas retiriĝi el kelkaj nordaj regionoj, eĉ se pasintan lundon 1,23 miliono da personoj plu estis blokita pro la fluoj.
La registaro sendis 140 medicinajn skipojn por flegi la personojn tuŝitajn de la inundoj kaj malhelpi aperon de malsanoj kaŭzataj de la akvo.
La riveraltiĝoj estas ripetita minaco por milionoj da personoj en Bangladeŝo, situanta tre malalte sub la marnivelo, kaj nord-oriente de la najbara Barato.
Multaj spertuloj opinias, ke la klimata ŝanĝiĝo plialtigas la oftecon, la perforton kaj la neantaŭvideblecon de tiaj meteologiaj eventoj.
06/09/2017
Inundoj en Azio: 24 milionoj da personoj minacataj
23/06/2021
Antaŭ-raporto pri la klimato : laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la homaro suferos plej malfrue post tridek jaroj, pri kataklismaj klimataj konsekvencoj