/image%2F0553642%2F20220505%2Fob_5bf741_64262782-46125252.jpg)
05/05/2022
Lundon 2an de majo, la israela NeRegitara Organizaĵo pri defendo de la rajtoj HaMoked publikigis raporton kun tiu nova nombro : en majo, Israelo detenis 604 personojn sen akuzaĵoj nek proceso. Preskaŭ ĉiuj estas Palestinanoj, ĉar la administracia detenado estas tre malofte uzata kontraŭ israelaj judoj.
Lastfoje en oktobro 2016, La nombro de administraciaj detenadoj estis tiel alta, post reintensiĝo de atakoj per tranĉilo kaj atencoj per aŭto, plenumintaj fare de Palestinanoj, kiuj vivas sub okupacio.
Ĉiuj ĉi administraciaj detenitoj estas arestitaj surbaze de « sekretaj pruvoj ». Ili nenion scias pri la akuzaĵoj, kiuj celas ilin, kaj ne havas permeson defendi sin ĉe tribunalo.
La periodoj de enkarcerigo daŭras ses monatoj, sed estas renovigeblaj kaj kondukas al monatoj, eĉ jaroj da malliberejo.
Laŭ Israelo, tia administracia detenado estas uzata por kontraŭi la atakojn. Tiu proceduro ebligas al la aŭtoritatoj deteni suspektatojn, kolektante pruvojn samtempe.
La hebrea Ŝtato asertas, ke ĉiuj ordoj de administracia detenado estas submetitaj al juĝa kontrolo.
Sed la Palestinanoj kaj multaj grupoj pri defendo de Homaj rajtoj asertas, ke tiu sistemo estas tute ekscesa, ke ĝi deturnas proceduron de kutima justico kaj malhelpas veran proceson.
« Tio estas tute nepravigebla el vidpunkto de la internacia juro », precizigas Jessica Montell, direktorino de la NRO HaMoked, kiu aldonas, ke tia detenado ja povas esti utiligita, sed en maloftaj cirkonstancoj kaj por tre mallongaj periodoj. « Ankaŭ ekzistas eraroj pri identigo », ŝi precizigas.
Reage al tiuj administraciaj detenadoj, pluraj palestinaj malliberuloj komencis malsatstrikon. Multaj el ili suferas konstantajn sanproblemojn.