/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_f23806_weltweit-solidaritaetsaktionen-fuer-di.jpg)
17/05/2022
De post la komenciĝo de la milto en Ukrainio, en kunteksto de cenzuro kaj kreskanta propagando de Rusio, kelkaj membroj de la opozicio, ĵurnalistoj kaj aktivuloj, provas rifuĝi ekster sia lando.
« La propagando abunde uzas la ideon, ke ekster Rusio, neniu ŝatas la rusianojn. Konsekvence, la homoj perdas esperon, ĉu iu ekster Rusio interesiĝas pri ilia sorto », eksplikas Anastasia Sergeeva, membro de « por libera Rusio ». Fondita en 2018 en Varsovio, la asocio provas subteni kaj kuraĝigi la rusian por-demokratian diasporon promocii kooperadon inter la landoj de Orienta Eŭropo.
Laŭ Anastasia Sergeeva, de post la 24a de februaro, la nombro de Rusianoj ekzilitaj al Pollando pro sekurecaj kialoj kreskas.
« De la komenciĝo de la milito, ni akceptas ankaŭ alian grupon : rusiajn civitanojn, kiuj vivis en Ukrainio. »
Nun, pro la milito, restadi en Rusio kaj labori en la mediatoj estas danĝere, ni riskas suferi punojn.
Andrei Grigorev, ĵurnalisto ĉe Radio Liberty
Alina kaj Andrei devenas de Kazano, 800 kilometrojn oriente de Moskvo.
Post longa vojaĝo tra Turkio kaj Kartvelio, ambaŭ ĵurnalistoj alvenis en Varsovio fine de marto.
« Mi jam iris filmi manifestaciojn en Kazano. Ni tiam estis minacitaj. Pro la nova leĝaro, ili povis aresti nin, traserĉi nin je iu ajn momento, rakontas Andrei Grigorev. Ni bone komprenas, ke nun pro la milito, restadi en Rusio, kaj labori en la mediatoj, estas danĝere, kaj ni riskas suferi punojn. »
Lia kolegino de Radio Liberty, Alina Grigovera same konkludas : « La aero fariĝis tiel peza, ke ni ne plu povis spiri. Niaj kolegoj rifuĝis ĉien, kelkaj en Kartvelion, aliaj en Turkion, ili iris ien ajn, kien ili povis. »
Laŭ ili, plenumi honeste la metion de ĵurnalisto kaj kvalifiki la militon en Ukrainio kiel « milito » povus riskigi al ili ĝis 15 jaroj da enkarcerigo.
/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_73b702_sans-titre.jpg)
https://fr.euronews.com/2022/05/17/la-pologne-terre-de-refuge-des-opposants-politiques-russes
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=_T1JPBJzdzA
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=C1eAA7_nfw8
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=bCtBx5H53wM
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=KiUDzYDMQRk
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=CkQtKDDfSuE
/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_3b7424_ne-bonvenas.jpg)
12/03/2022
Likvido de Ukrainio ne bonvenas en Pollando
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/likvido-de-ukrainio-ne-bonvenas-en-pollando.html