Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 mai 2022 1 09 /05 /mai /2022 21:30

09/05/2022

Laŭ Unicef, pli ol 12,3 milonoj da siriaj infanoj bezonas humanitaran helpon. De post la komenciĝo de la konflikto en Sirio en 2011, tiu nombro estas rekordo.

« En Sirio kaj en la najbaraj landoj, miloj da infanoj plu vivas en timo, necerteco kaj bezono », deklaris en komunikaĵo la regiona direktorino de Unicef en Mez-Oriento kaj Norda Afriko Adele Khodr.

Laŭ la lastaj datumoj de la UN-agentejo, « pli ol 6,3 milionoj da infanoj bezonas asistadon » kaj « preskaŭ 5,8 milionoj da siriaj infanoj en la najbaraj landoj dependas de ĝi ». « Temas pri la plej alta nombro registrita de post la komenciĝo de la konflikto antaŭ pli ol 11 jaroj », precizigis S-ino Khodr.

 

Inflacio kaj malaltigo de la internaciaj financadoj

« Multaj familioj havas malfacilaĵojn vivteni sin », aldonis la respondeculino de UN. « La prezoj de la esencaj produktaĵoj, inter kiuj nutraĵoj, draste altiĝis, parte pro la milito en Ukrainio ».

Unicef bedaŭras aliparte malaltiĝon de la internaciaj financadoj. Ĝi asertas, ke ĝi ricevis ĉi-jare « malpli ol duono el la necesa mono ».

La organizaĵo asertas, ke ĝi havas « urĝan bezonon de 20 milionoj da dolaroj [preskaŭ 19 milonoj da eŭroj] por siaj translimaj operacoj, sola rimedo por vivteni sin por preskaŭ miliono da infanoj nord-okcidente de Sirio », regiono regata de la ribeluloj.

La humanitara helpo, kiu atingas tiun regionon ĉefe trairas la landlimon inter Turkio kaj Sirio pro speciala permeso de UN, kiu ebligas liberiĝi de la permeso de la reĝimo de Baŝhar El-Asad.

« La krizo en Sirio tute ne estas finita », memorigis krome Unicef menciante, ke 13 000 infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj, inter kiuj 213 « dum la tri unuaj monatoj de 2022. »

Ĉirkaŭ duon-miliono da personoj mortis de post la komenciĝo de la konflikto en Sirio en 2011. Tiu milito estas je origino de la plej vasta deloko de loĝantaro de post la Dua Mondmilito.              

01/01/2017

1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }