Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

15 mai 2022 7 15 /05 /mai /2022 16:33

15/05/2022

La aŭtoro de la buĉado, Payton Gendron, skribis kaj dividis 180-paĝan manifeston en kio li asertas, ke inspiris lin Brendon Tarrant, aŭstralia teroristo, kiu mortigis 51 personojn en du nov-zelandaj moskeoj tri jarojn antaŭen.     

Hororo : ĉi-sabate en Buffalo, en la ŝtato Nov-Jorko (Usono), junulo 18-jara eniris en supervendejon antaŭ ol ekpafi. Kulpigita pri murdo, li mortigis 10 personojn.

Tiu ago estis kvalifikita kiel « perforta ekstremismo kun rasisma motivo » fare de la aŭtoritatoj. Preskaŭ ĉiuj viktimoj estas afrik-usonanoj.

 

Same kiel en Kristkirko

Tiu pafado estis rekte diskonigita en la socia retejo Twitch. Payton Gendron, aŭtoro de la buĉado, ankaŭ publikigis en la sociaj retoj 180-paĝan manifeston senambigue rasisman kaj tute senkompleksan.

La tuteco sur fono de teorio pri "granda anstataŭigo". (ekstremdekstra konspirteorio enkondukita en 2010 fare de la franca verkisto Renaud Camus.

En tiu dokumento, li skribas interalie, ke inspiris lin Brenton Tarrant, aŭtoro de la murdado de Kristkirko (Nov-Zelando).

La 15an de marto 2019, Brenton Tarrant plenumis du atakojn en du moskeoj, okazigante 51 mortintojn kaj 49 vunditojn.

Ankaŭ li filmis sian murdadon dum 17 longaj minutoj

Ankaŭ li publikigis manifeston en kio li « bedaŭras genocidon de la blankhaŭtuloj ».

Ambaŭ dokumentoj aliparte entenas eltiraĵojn komunajn.

Li estas hodiaŭ enkarcerigita por ĉiam.

Tiu memoraĵo estas tiel dolora por la Nov-Zelandanoj, ke la eldono de la manifesto de Gendron estis, laŭ la retejo de Newsweek, malpermesita de la aŭtoritatoj en la tiel nomata lando de la longa blanka nubo.

08/12/2020

Post la atencoj kontraŭ la moskeoj de Christchurch, Nov-Zelando agnoskas, ke ĝi neglektis la minacon de la blanka superecismo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/post-la-atencoj-kontrau-la-moskeoj-de-christchurch-nov-zelando-agnoskas-ke-gi-neglektis-la-minacon-de-la-blanka-superecismo.html

22/07/2021

10 jarojn poste, la postvivantoj de Utøya kreskas kun la memoro de la masakro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/07/10-jarojn-poste-la-postvivantoj-de-utoya-kreskas-kun-la-memoro-de-la-masakro.html

21/12/2020

Germanio: antisemitisma atenco de Halle: porĉiama enkarcerigo por la germana ekstremisto

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2020/12/germanio-antisemitisma-atenco-de-halle-porciama-enkarcerigo-por-la-germana-ekstremisto.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }