/image%2F0553642%2F20220514%2Fob_982ee4_deportitoj.jpg)
13/05/2022
La situacio de la civiluloj en Ukrainio plu estas same maltrankviliga. Laŭ respondeculo de la ukrainia registaro, « pli ol 1,19 miliono da niaj kuncivitanoj, inkluzive de 200 000 infanoj, estis deportitaj al la Rusia Federacio ». Volodimir, kiu laboras en la humanitara sektoro, konsentis atesti.
Kion priskribas Volodimir, estas plena itinero, plena sistemo de deportado.
Post lia ekkapto apud Kozaroviĉi, norde de Kievo, tiu civilulo, kiu laboras en la humanitara sektoro, estis perforte kondukita en buso. Manojn kunligitajn en la dorso, buŝoŝtopitaj kaj tuko sur la okuloj. Sed ĉar la tuko estis maltaŭge metita, li povis vidi la nomojn de la trapasitaj urboj : Ivankiv, Ĉernobilo… Li komprenis, ke li direktiĝas al nordo.
Fine, li identigas la belorusian landlimon, kiun li transpasas, antaŭ ol esti metita en izoliteco. « Konstante, mi havis la manojn kunligitaj en la dorso. Estis malpermesite rigardi la soldatojn en la okulojn, kaj ĉiam la kapo estu kiel eble plej proksime de la planko. Ni havis neniun informon, estis neeble scii, kie ni estis. Ili traktis nin kiel malsuperajn homojn, ili imagis, ke ili estas dioj ».
« Ili frapis sendistinge »
Li poste estis translokita per aviadilo al Rusio, en la malliberejon de Rostovo ĉe Dono. La mistraktadoj daŭris dum ĉirkaŭ du semajnoj.
« Ili tordis al ni la manojn, ni estis nudaj. Poste frapitaj… se ni ne paŝis sufiĉe rapide, ni estis frapitaj. Se ni returniĝis, denove frapitaj. Ili frapis sendistinge nur por humiligi nin, junaj aŭ maljunaj, malsanaj aŭ sanaj. Ili ne faris diferencon… »
Lia itinero ne haltis tien : La Rusoj poste transportis lin ĝis Krimeo. Denove aviadilo al Sebastopolo, tiam buso kondukis lin al nordo kaj frontlinio, apud Zaporiĵo. Tie, li priskribas scenon, kvazaŭ ĝi okazus dum la dua mondmilito : « Nia buso haltis borde de rivero. Alia buso estis aliflanke. Militistoj kontrolis liston de personoj. Tio estis interŝanĝo de malliberuloj. Ĉio ĉi okazis en kelkaj minutoj. Mi nur vidis la vizaĝojn ». Vizaĝojn de « rusiaj soldatoj », li diras.
Objekto de interŝanĝo kontraŭ malliberuloj, Volodimir estis libera. Li povis reiri al sia origina regiono. Sed ŝajnas, ke kelkaj ukrainoj havis malpli da bonŝancoj ol li. Ukrainiaj civiluloj, restitaj en Rostovo ĉe Dono, estis entrajniĝintaj ĝis nekonata loko.
« Aŭ vi mortas, aŭ vi iras al Rusio »
Oleksandra, specialigita advokatino pri Homaj rajtoj, studas la sorton de tiuj deportitoj, kiu kondukas ilin ĝis malproksima ekstremo de Rusio. Ŝi asertas, ke tiuj personoj estis kondukitaj ĝis foraj lokoj ekstemoriente de Rusio.
Almenaŭ 300 personoj estis kondukitaj al Vladivostoko. Sed ne al la urbo mem, sed al ĉirkaŭaj vilaĝetoj. Poste, la aŭtoritatoj montras tion en la rusia televido, en propagandaj videoj. Tion ili faras por montri kiel la Rusioj, laŭdirite, savis tiujn homojn el infero kiel Mariupolo. Neniam ili mencias, ke ili mem bombadis iliajn domojn. Kaj neniam ili precizigas, ke tiuj personoj ne havis alian elekton por plu vivi : ili diris al ili : « aŭ vi restu en subgrundo de Mariupolo sen akvo, sen elektro, sen nutraĵoj, sen flegado kaj vi mortos… Aŭ vi iras al Rusio », precizigas Oleksandra.
La traktado de tiuj deportitoj varias laŭ la regiono. Kelkaj estas mistraktitaj, aliaj estas koncentritaj en lernejoj aŭ sportejoj, sen rajto eliri.
En rusiaj raportaĵoj, la komentoj asertas, ke se ili povis eliri el la infero de Mariupolo, estas danke al Rusio. La Kremlo konsideras aliparte, ke ili ne estas « deportitoj », kiel asertas la Ukrainoj, kaj preferas uzi la terminojn « evakuitaj personoj ».