Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

11 mai 2022 3 11 /05 /mai /2022 21:35

11/05/2022

La korno de Afriko sinkas en humanitaran krizon. Konfrontita al unu el la plej gravaj sekecoj de post 40 jaroj, 20 milionoj da personoj riskas manki je nutraĵoj.

En Etiopio, Somalio kaj norde de Kenjo, la pluvsezono estis supozita komenciĝi en aprilo. Sed ĉi-jare, la precipitaĵoj plu estas atendataj.

Laŭ agentejo pri humanitara kunordigado de UN, almenaŭ tri milionoj da bestoj mortis. Tio estas katastrofo por tiuj popoloj, kiuj vivtenas sin ĉefe per agrikulturo kaj bredado.

Aparte por la miloj da nomadoj kiel Abdi Kabe Adan : « Mi ne opinias, ke nia vivmaniero ne transvivos. [...] Mi vidis kaprojn, kiuj manĝas siajn fekaĵojn kaj kamelojn, kiuj manĝas aliajn kamelojn. Mi neniam vidis tion en mia tuta vivo. »            

La korno de Afriko ĉiam spertis sekecajn periodojn, sed ili estas pli kaj pli intensaj kaj oftaj. « La sekecoj ripetiĝas tiel rapide, ke la nomadaj paŝtistoj ne kapablas esti reziliencaj », rimarkas Ali Nur Mohamed, taskita pri la administracio de la humanitaraj krizoj por la Neregistara Organizaĵo Save the Children.

« Sen pluvo, neniaj resursoj. Tuja kaj pli grava helpo estas nemalhavebla por eviti gravan humanitaran krizon en aeroj tuŝitaj de la sekeco en Etiopio, kaj helpi la komunaĵon fariĝi pli rezistantaj kontraŭ la ekstremaj klimataj ŝokoj. »

 

La infanoj estas en danĝero de misnutrado

10 milionoj da infanoj en Ĝibutio, Etiopio, Somalio kaj Kenjo bezonas vivnecesan asistadon kaj pli ol 1,7 miliono estas grave misnutritaj laŭ Catherine Russell, ekzekutiva direktorino de Unicef.

En Gode, sude de Etiopio, pli kaj pli da infanoj misnutrataj estas hospitaligitaj, kelkfoje, en kriza stato. « Kelkaj patrinoj ne sukcesas produkti sufiĉe da lakto por nutradi siajn bebojn, ĉar ili havas nenion por manĝi » atestas la doktoro Mahamad Abdi Omar, infankuracisto ĉe la malsanulejo de Gode.  

La patroj devas kelkfoje foriri malproksimen de siaj familioj por trovi nutraĵojn por la brutaro. La gepatroj kelkfoje alfrontas terurajn elektojn : flegi infanon, estas riski perdon de bestoj, kaj do ĉion, kiu ebligas al ili vivteni sin.

De du monatoj, la filo de Falis Hassen suferas je hepato kaj aftoj, kiuj malhelpas lin mamsuĉi. Ŝi finfine kondukis lin al la malsanulejo, ne avertante sian edzon. « Ni okupiĝis serĉi paŝtejojn kaj akvon por la brutaro. Tio estas longa. Mia edzo ne lasus min foriri, ĉar estas tro da laboro por fari. »

 

La humanitara helpo spertas malfacilaĵojn

« Ni eksperimente scias, ke estas vivesenca agadi rapide por eviti humanitaran katastrofon, sed nia kapableco reagi estis limigita ĝis nun pro manko de financo », deklaris Michael Dunford, regiona direktoro de la Monda Nutraĵa Programo por Orienta Afriko.

La situacio estis pligravigita pro la konflikto en Ukrainio, ĉar la kosto de la nutraĵoj kaj de karburaĵoj atingas senprecedencajn nivelojn.

La landoj de la korno de Afriko tuŝataj de la sekeco estos senduble la plej tuŝataj de la konsekvencoj de la konflikto.

08/05/2022

Korno de Afriko : dek tri milionoj da personoj estas minacitaj de malsatego pro la sekeco

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/korno-de-afriko-dek-tri-milionoj-da-personoj-estas-minacitaj-de-malsatego-pro-la-sekeco.html

05/03/2022

Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-gravaj-efikoj-de-la-varmigo-en-afriko-postulas-rapidan-adaptigon.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }