Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mai 2022 5 06 /05 /mai /2022 21:08

06/05/2022

Jerzhana Jelŝibajeva, defendanto de Homaj rajtoj kaj laborista aktivulo, estas enkarcerigita de pli ol du jaroj. Li estas unu el la organizanto de la kolektiĝoj, kiuj okazis en la urbo Ĵanaozen por postuli salajrajn altigojn por la surlokaj laboristoj kaj kreadon de laborpostenoj por la senlaboruloj. Ĵanaozen estas urbo okcidente de Kazaĥio situanta centre de la plej naftoriĉa regiono. Tamen, de multaj jaroj, la senlaboreca procento de la urbo plu estas la plej alta en la lando.

En oktobro 2019, Jelŝibajeva estis kondamnita ĝis kvin jaroj da malliberejo, surbaze de falsaj akuzoj. Laŭ asertoj datiĝantaj de antaŭ pluraj jaroj, la aktivulo agresis nekonatulon, kaj vundis lin. La defendantoj de la homaj rajtoj kaj Jelŝibajeva mem konsideras tiujn akuzojn kiel persekuton pro liaj publikaj kaj civilaj aktivecoj.

La persekutoj kontraŭ Jelŝibajeva daŭris ankaŭ en la malliberejo. Li plurfoje plendis, ke li suferas premojn fare de la provosoj. Proteste kontraŭ la neleĝaj agoj de la punadministracio, li estis devigita trudi al si vundojn por atentigi la publikon pri sia kazo kaj sorto. Ĉar la punadministracio komprenis tiujn agojn kiel « intencan malobeon kontraŭ la laŭleĝaj petoj de la punagentoj », Jelŝibajeva riskas nun pli longan malliberecon.

Retmesaĝo

K.-J. K. Tokayev

Prezidento de la Respubliko de Kazaĥio

Kara Kassym-Jomrat Kemelevich,

Ege maltrankviligas min la premoj plenumintaj kontraŭ la defendanto de Homaj rajtoj kaj laborista aktivulo Jerzhana Jelŝibajeva, enkarcerigita en la malliberejo de Kizilordo. La publikaj aktivecoj de Jerzhana estas je origino de punaj persekutoj kontraŭ li kaj la persekuto daŭras en la malliberejo. Mi petas de vi, ke vi ĉesigu la persekuton kontraŭ Jerzhana Jelŝibajeva, liberigu lin tuj kaj senkulpigu lin de ĉiuj falsaj akuzoj.    

Partnerece kun la Misio de prigardado de la laborrajtoj en Centra Azio ;

La Konfederacio de la sendependaj sindikatoj de Kazaĥio (KNPRK) ;

La internacia buroo de Kazaĥio por Homaj rajtoj kaj Jurstato (KIBHR).

 

 

neniammilitointerni - dans Labourstart Kampanjo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }