Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

14 mai 2022 6 14 /05 /mai /2022 18:21

14/05/2022

« La konkludoj estos prezentitaj al la komisaro post kelkaj tagoj » precizigis la komunikaĵo diskonigita tagon post la entombigo markita de kolizioj.

La bildoj pri la entombigo de la ĵurnalistino Shireen Abu Akleh diskoniĝis en la tuta mondo.

Post la internaciaj reagoj estigitaj pro la atako de la policistoj kontraŭ palestinaj manifestaciantoj, la israela polico anoncis, sabaton 14an de majo baldaŭan malfermon de enketo.

Tiu decido estis adoptita fare de la komisaro de la nacia polico kunordige kun la ministro pri Publika sekureco, precizigis la komunikaĵo publikigita dum la juda ripoztago de Ŝabato.

« La konkludo de la enketo estos prezentita al la komisaro post kelkaj tagoj. »

Vendredon, miloj da palestinanoj partoprenis la entombigon de la usona-palestina ĵurnalistino, kiu laboras por la televidkanalo Al-Jazeera. Pasintan merkredon, ŝi estis mortigita per kuglo en la kapon, dum ŝi raportis pri israela militatako en la kampo por rifuĝintoj de Ĝenin, en Cisjordanio, palestina teritorio okupaciata de Israelo de post 1967. Ŝi surhavis kuglorezistan veŝton kun la siglo « PRESS » kaj kaskon de raportisto.   

Kiam la ĉerko eliris el la malsanulejo Saint-Joseph en Orienta Jerusalemo, palestina sektoro de la urbo ankaŭ okupaciata de Israelo, la polico impetis al la ĉirkaŭaĵo de la establaĵo kaj provis disigi homamason svingantan palestinajn flagojn. La ĉerko preskaŭ falis el la manoj de la portistoj frapitaj de policistoj armitaj per klaboj. Ili sukcesis rekapti ĝin lastmomente, laŭ bildoj diskonigitaj en la sociaj retoj kaj televidoj.            

En sia komunikaĵo de sabato, la israela polico ekplikis, ke « ĝiaj oficiroj estis submetitaj al la perforto de la ribelantoj, kio instigis ilin ekuzi perforton ».  « La polico subtenas siajn oficirojn (...) sed volas studi la plenumintajn erarojn ».

12/05/2022

Israelo-Palestino : Raportistoj Sen Landlimoj postulas sendependan enketon pri la brutala morto de la ĵurnalistino de Al-Jazeera Shireen Abu Akleh en Cisjordanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/05/israelo-palestino-raportistoj-sen-landlimoj-postulas-sendependan-enketon-pri-la-brutala-morto-de-la-jurnalistino-de-al-jazeera-shireen-abu-akleh-en-cisjordanio.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }