/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_18e305_5115.png)
16/05/2022
Haleh Safarzadeh kaj Alireza Saghafi, antaŭlongaj defendantoj de la laboristaj rajtoj estis arestitaj la 11an de marto 2022 kaj tuj kondukitaj al la malliberejo de Kachuei, en Karaj, por efektivigi tie jaron da enkarcerigo.
Safarzadeh, instruistino kaj Saghafi, verkisto kaj aŭtmekanikisto, laboras kun la Centro por la laboristaj rajtoj (KANOON). Tiu centro informas la laboristojn pri iliaj fundamentaj rajtoj kaj defendas la viktimojn de la represio.
De pluraj jaroj, ambaŭ personoj, kiuj jam estis plurfoje malliberigitaj, estis arestitaj kun aliaj defendantoj de la laboristaj rajtoj la 26an de aprilo 2019, ĵus antaŭ la celebroj de la 1-a de majo antaŭvidita en tuta Irano. Ili estis juĝitaj kaj kondamnitaj pli poste en la jaro pro falsemaj akuzoj de « propagando kontraŭ la sistemo ». Ili nun efektivigas siajn punojn.
Saghafi suferas pri hipertensio kaj korvaskula malsano, kaj la bezonata medicina flegado estas rifuzita al li.
La represio de la 1-a de majo kontraŭ la defendantoj de la civilaj kaj laboraj rajtoj estis antaŭaĵo al la brutala represio de la amasaj manifestacioj, kiuj balais Iranon en novembro samjare, dum kiuj centoj da laboristoj estis mortigitaj kaj miloj arestitaj. La subpremo kontraŭ la defendantoj de la rajtoj ege kreskis en 2022. Bonvolu subteni la alvokon por ilia tuja kaj senkondiĉa liberigo.
/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_4778c1_irano-map.jpg)
Retmesaĝo
Al Ajatolo Sayed Ali Khamenei
Plej supera Gvidanto de Islama Respubliko de Irano
Mi postulas tujan kaj senkondiĉan liberigon de Haleh Safarzadeh kaj Alireza Saghafi kaj konsideras vian registaron respondeca pri iliaj fizika kaj mensa bonstatoj. Defendi la rajton universale agnoskitan de la laboristoj al asociiĝa libereco ne estas krimo.
/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_6f9066_iuflogo2022.jpg)
Partnerece kun la Internacia Unuiĝo de la laboristoj en la sektoroj de nutrado, agrikulturo, hoteloj, restoracio, turismo, tabako kaj koneksaj branĉoj (IUF),
/image%2F0553642%2F20220517%2Fob_4fd2d3_ob-60cf88-imagen-sin-titulo.jpg)
23/11/2019
Irano: senkompata represio
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2019/11/irano-senkompata-represio.html