Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

4 mai 2022 3 04 /05 /mai /2022 16:18

04/05/2022

La detruado de multaj provizaj ĉenoj instigas humanitarajn organizaĵojn sendi urĝajn kontraŭkoncipilojn kaj abortigajn pilolojn al la ukrainiaj malsanulejoj.  

Dum la nombro de rakontoj pri perfortoj senĉese kreskas de post la rusia invado de Ukrainio, preskaŭ 2 880 urĝaj piloloj estis senditaj al la ukrainiaj malsanulejoj pere de la Internacia Federacio por familiplanado (IPPF), raportas The Guardian.

« La rapideco de flegado por la viktimoj de seksperfortoj vere estas esenca », eksplikas al la brita ĵurnalo Julie Taft, humanitara direktorino de la IPFF. « Se virino konsultas antaŭ la kvina tago post la seksperforto, tiu medikamento estu tuj oferita ».

Kvankam tiaj medikamentoj estis disponeblaj kvazaŭ ĉie en Ukrainio antaŭ la komenciĝo de la konflikto, multaj surlokaj fabrikaj kaj provizaj ĉenoj estis detruitaj. La milito ankaŭ « kaŭzis la delokigojn de pacientoj kaj de la personoj, kiuj proponas kuracadojn. Ĝi ankaŭ pliigis la nombron de seksaj agresoj », aldonas the Guardian.

Ljudmila Denisova, komisarino pri homaj rajtoj ĉe la ukrainia Parlamento, aliparte raportis pri naŭ kazoj de gravedaj virinoj post perfortoj fare de rusiaj soldatoj.               

Krom urĝaj kontraŭkoncipiloj, la IPPF do sendis abortigajn pilolojn, kiuj povas esti uzataj ĝis dudek kvar semajnoj post la komenciĝo de la gravedeco.

 

La nombro de seksperfortoj sendube estas sub-taksita

La preciza nombro de virinoj, kiuj ricevas urĝajn kontraŭkoncipilojn specife post seksperforto restas ĝis nun nekonata.

Tamen, the Guardian diskonigas la ateston de volontulo el la norvegia humanitara asocio Paracrew, kiu dum liverado de medikamentoj en malsanulejo norde de Kievo, estis informita de la personaro, ke multaj elsaviĝintinoj estas tie flegataj.

Jamie Nadal, el la Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por la loĝantaro (UNFPA), eksplikas aliparte, ke dum milittempo, la nombro de kazoj oficiale deklarita reprezentas nur « la emerĝitan pinton de la glacimonto. »

« La elsaviĝintinoj frontas multajn problemojn psikologiajn, emociigajn kaj fizikajn. Kaj la angoro ligita al eventuala gravedeco estas grandega », komentas Julie Taft. « Estas do necese preventi tion antaŭ ĉio. »   

23/04/2022

Ukrainio : pli ol 200 komunaj fosaĵoj estis malkovritaj apud Mariupolo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/ukrainio-pli-ol-200-komunaj-fosajoj-estis-malkovritaj-apud-mariupolo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }