Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

3 mai 2022 2 03 /05 /mai /2022 21:25
NACER TALEL / ANADOLU AGENCY / AFP

03/05/2022

Bildo : rusiaj kaj ruandaj soldaj en Bango, Centrafriko, la 27an de decembro 2020

Draŝadoj, murdoj, senjuĝaj ekzekutoj : la atestoj de dekoj da viktimoj, proksimuloj kaj atestantoj estas la bazo de la raporto de la NRO.

« Konvinkaj pruvoj » demonstras, ke rusiaj paramilitistoj, kiuj subtenas la potencon en Centrafriko plenumis « gravajn ekscesojn » kontraŭ civiluloj, inter kiuj murdoj kaj torturoj, « en plena nepuniteco » de post 2019, asertas Human Rights Watch (HRW) en raporto publikigita mardon 3an de majo. (en la franca)

Tiu lando, unu el la plej malriĉaj en la mondo, estas scenejo de post 2013 de enlanda milito. Tre mortiga je la komenco, ĝi ege malintensiĝis de post 2018.

Tamen fine de 2020, la prezidento Faustin Archange Touadéra petis de Moskvo, ke ĝi helpu sian malfortan kaj senprovizan armeon por forpuŝi ribelan ofensivon, kiu minacis Bangon kaj la reĝimon.

Centoj da rusiaj paramilitistoj – solduloj de la privata kompanio de sekureco Wagner, laŭ UN kaj la okcidentaj ĉefurboj – estis senditaj kiel helpo al centoj da aliaj, kiuj jam subtenis la reĝimon de post 2018. Danke al ili, la armitaj ribelaj grupoj aŭ simplaj kaperantoj, estis forpuŝitaj de plimulte el la du trionoj de la teritorio, kiun ili plu okupis en 2020.

 

« Evidentaj ligiloj kun Moskvo »

Sed Unuiĝintaj Nacioj, Eŭropa Unio kaj kelkaj landoj, akuzas la « soldulojn » de Wagner, ke ili plenumas krimojn kaj ekscesojn kontraŭ la civiluloj. Ili ankaŭ akuzas la potencon de S° Touadéra, ke ĝi lasas ilin rabi la resursojn de la lando interŝanĝe kontraŭ ilia subteno.

« Konvinkaj pruvoj montras, ke fortoj identigitaj kiel rusiaj, subtenantoj de la centrafrika registaro, plenumis gravajn ekscesojn kontraŭ civiluloj en plena nepuniteco », resumas Ida Sawyer, direktorino de la sekcio Krizoj kaj konfliktoj ĉe HRW, konklude al dek tri paĝa raporto bazita interalie sur la atestoj de dekoj da viktimoj, proksimuloj kaj atestantoj.        

« Fortoj identigitaj kiel rusiaj fare de atestantoj senjuĝe ekzekutis, torturis kaj frapis civilulojn de post 2019 », denuncas HRW. « La centrafrika registaro certe rajtas peti internacian helpon koncerne sekurecon, sed ĝi ne ebligu al fremdaj fortoj mortigi kaj mistraktadi civilulojn en plena nepuniteco », akuzas S-ino Sawyer. La raporto klare starigas ligilon – bazitan sur « pruvoj » montritaj de okcidentaj registaroj kaj spertuloj de UN – inter tiuj « rusiaj fortoj » kaj Wagner, kiu havas laŭ ĝi, « evidentajn ligilojn kun la rusia registaro ».                               

01/04/2022

Malio : la militaj operacoj multobliĝas, kaj ankaŭ la asertoj pri ekscesoj fare de la malia armeo kaj de rusiaj dungosoldatoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/malio-la-militaj-operacoj-multobligas-kaj-ankau-la-asertoj-pri-ekscesoj-fare-de-la-malia-armeo-kaj-de-rusiaj-dungosoldatoj.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }