Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

29 mai 2022 7 29 /05 /mai /2022 21:21

29/05/2022

La akuzo de preparo al terorisma ago estas regule uzata kontraŭ opoziciantoj al la reĝimo de la prezidento Lukaŝenko.

Belorusio transpasis simbolan paŝon koncerne punan justicon, laŭ dekreto publikigita pasintan semajnon.

« La belorusia prezidento Aleksandro Lukaŝenko subskribis la leĝon, kiu antaŭvidas eblecon de mortopuno pro provo de terorisma ago », laŭ la novaĵagentejo Ria Novosti, dum ĝis nun, nur tiuj, kiuj plenumas tian agon riskas mortopunon.

Laŭ la novaĵagentejo Interfax, la teksto mencias, ke neniu « preparo aŭ provo » de krimo riskas mortopunon, escepte de tiuj, kiuj estas kvalifikitaj « terorismaj ».

Tiu decido alprenas alian amplekson, kiam oni pli atentas la aŭtoritatan reĝimon de la prezidento Lukaŝenko. De post la vasta kontesta movado kontraŭ lia reelekto en 2020, tiu motivo fakte estas uzata kontraŭ multaj opoziciantoj arestitaj aŭ enkarcerigitaj.

En marto 2021, la belorusia prokuroraro anoncis, ke la opozicia ĉefino, Svetlana Ciĥanovskaja, trudita al ekzilo en 2020 pro la represio de la kontestado, estis mem objekto de enketo pro « preparo al terorisma ago en organizita bando », laŭ la belorusia Ŝtatagentejo Belta.

Belorusio, eks-soveta respubliko aliancano de Rusio, estas la lasta eŭropa lando, kiu plu aplikas mortopunon.

La lando, kiu efektivigas plurajn ekzekutojn ĉiujare, mortigas siajn kondamnitojn per pafmortigo.

Nova proceso de dek du aktivuloj aliparte malfermiĝis pasintan merkredon en la urbo Grodno kaj ilia suspektata gvidanto, Nikolaj Avtukhoviĉ, estas akuzata pri « terorisma » ago kaj preparo al « terorisma » ago en organizita bando, laŭ la Neregistara Organizaĵo pri defendo de Homaj rajtoj Viasna, kies pluraj membroj kaj ĉefo estas ankaŭ malliberigitaj.

Laŭ tiu informfonto, la enketistoj akuzas la grupon, ke ĝi incendiis veturilon kaj la domon de policisto, kaj eksplodigis la veturilon de alia. 

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }