Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

18 mai 2022 3 18 /05 /mai /2022 19:58
AFP - SANJAY KANOJIA

18/05/2022

La varmego rekomenciĝis sur la Hinda kontinento post kelkaj tagoj da paŭzo, danke al la fulmotondroj, komence de la semajno. La simbola atingo de 50°C estis transpasita la 1an de majo : unuafoje en la jaro, tiu konstato estis farita en la norda hemisfero. 
Pasintan vendredon, la temperaturoj atingis 50°C en Ĝakobabad, en la pakistana suda provinco Sindo.
Naciskale, la temperaturoj staras inter 6 kaj 9°C super la sezonaj normaloj. Ĉi-13an de majo, 40°C estis registritaj en la pakistana ĉefurbo Islamabado kaj la aliaj grandaj urboj de la lando, kiel Karaĉio, Lahoro kaj Peŝavaro. 
Tiuj temperaturoj estas rimarkindaj. Tamen, necesas precizigi, ke tiu parto de la kontinento, estas en plena varma kaj seka sezono. 
En majo estis atingitaj la varmaj pintoj. Poste estos la musona periodo.
La komenciĝo de la musonaj pluvoj okazas meze de majo sur la suda duonparto de Barato, sed ne atingas la nordan parton de la kontinento antaŭ la komenciĝo de junio. Nur la alveno de tiuj pluvoj kapablos malpliigi tiujn tre fortajn varmojn.        
Barato kaj Pakistano spertis printempon ekscese varman de post marto. Aprilo estis la plej varma de post la komenciĝo de la registradoj de temperaturoj en Barato, kvankam neniu absoluta rekordo de varmo estis registrita.      
Tiuj fortaj varmoj karakteriziĝis ĉefe per temperaturoj daŭre tre altaj, superante dum aprilo la nivelon de 40°C en Nov-Delhio kaj kulminante ĝis 42°C.

 

Kiuj estas la konsekvencoj por la loĝantoj ?

La fluado de la riverego Induso malpliiĝis je 65% de post la jarkomenciĝo, pro la manko de pluvoj kaj neĝo. Tiu riverego fontas en Tibeto, trapasas Baraton kaj Pakistanon. Ĝi ja provizas 90 % el la akvo de la lando. Ŝafoj mortis pro sunfrapoj kaj deshidratigo en Panĝabio. La risko de manko je nutrado kaj akvo estas reala en tiu lando. 
Barato estas unu el la landoj de la mondo, kie la frekvenco de la varmegoj plej kreskis dum la 40 lastaj jaroj. La barata meteologia servo kalkulis 413 tagojn kun temperaturoj superaj al 40°C inter 1981 kaj 1990, kontraŭ 600 tagoj inter 2011 kaj 2020.

28/04/2022

46 °C en Nov-Delhio, 50 °C en Ĝakobabad. Ondo de ekstrema varmo tuŝas Baraton kaj Pakistanon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/46-c-en-nov-delhio-50-c-en-gakobabad.ondo-de-ekstrema-varmo-tusas-baraton-kaj-pakistanon.html

23/06/2021

Antaŭ-raporto pri la klimato : laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la homaro suferos plej malfrue post tridek jaroj, pri kataklismaj klimataj konsekvencoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/06/antau-raporto-pri-la-klimato-lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-homaro-suferos-plej-malfrue-post-tridek-ja

05/03/2022

Laŭ la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), la gravaj efikoj de la varmiĝo en Afriko postulas rapidan adaptiĝon

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/lau-la-interregistara-spertularo-pri-klimata-sangigo-isks-la-gravaj-efikoj-de-la-varmigo-en-afriko-postulas-rapidan-adaptigon.html

30/08/2014

Tutmondo : ISKŜ timas « neinversigeblajn damaĝojn »

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2014/08/tutmondo-isks-timas-neinversigeblajn-damagojn.html

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }