Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

8 mai 2022 7 08 /05 /mai /2022 21:26
EBRAHIM NOROOZI / AP

08/05/2022

Pasintan sabaton, la talibanoj pli limigis la liberecon de la virinoj, trudante al ili surhavon de la burko en publiko, vualo kiu kovras la tutan vizaĝon, kun kradeto nivele de la okuloj, kaj simbolo de ilia subpremo en tiu lando.

En dekreto publikigita antaŭ gazetkunsido en Kabulo, la precipa ĉefo de la talibanoj kaj de Afganio, Hibatullah Akhundzada ordonis, ke tiuj virinoj surhavu ĉadron (alia nomo de la burko), « ĉar tio estas tradicia kaj respektema ».

« Estas pli bone por ili, ke ili restadu hejme »         

« La virinoj, kiuj ne estas nek tro junaj nek tro maljunaj devus vuali sian vizaĝon, kiam ili frontas viron, kiu ne estas membro de ilia familio », por eviti provokon, aldonas tiu dekreto.

Kaj se ili ne havas gravan taskon plenumendan ekstere, « estas pli bone por ili, ke ili restadu hejme »         

Tiu dekreto ankaŭ enlistigas la punojn, al kiuj estos submetataj la familiĉefoj, kiuj ne respektigos la surhavon de la burko.

De post la reveno ĉe la potenco de la talibanoj, meze de aŭgusto, la timinda ministrejo pri Promocio de la virto kaj prevento de la malvirto jam publikigis plurajn rekomendojn pri la maniero vesti sin por la virinoj. Tamen ĝi estas la unua dekreto pri la temo promulgita naciskale.

La talibanoj postulis ĝis nun, ke la virinoj surhavu minimume hiĝabon, fulardo kovranta la kapon, sed lasante aperi la vizaĝon. Sed ili arde rekomendis surhavon de la burko, kiun ili jam trudis dum ilia unua potenco inter 1996 kaj 2001.

Dum tiu unua reĝimo, ili senigis la virinojn de preskaŭ ĉiuj rajtoj, konforme kun sia rigorisma interpretado de la ŝario, la islama leĝo.

La agentoj de la ministrejo pri Promocio de la virto kaj prevento de la malvirto tiel skurĝis la virinojn surprizitajn sen burko.

 

Promesoj estis forneitaj

Post ilia reveno ĉe la potenco, post 20 jaroj da okupacio fare de Usono kaj ĝiaj aliancanoj, kiuj forpuŝis ilin en 2001, la talibanoj promesis montriĝi pli toleremaj.  

Sed ili rapide forneis siajn promesojn, damaĝante denove iom post iom la rajtojn kaj balaante 20 jarojn da libereco konkerita de la virinoj.

Tiuj ĉi estas de nun vaste ekskluditaj de la publikaj postenoj, kaj ne havas permeson vojaĝi eksterlanden aŭ je longa distanco en la lando sen akompanado de maskla membro de sia familio.

En marto, la talibanoj refermis al la knabinoj la liceojn kaj kolegiojn, kelkajn horojn apenaŭ post ĝia remalfermo, antaŭlonge anoncita.

Tiu neatendita ŝanĝiĝo ne estis pravigita, la talibanoj nur asertante, ke la edukado de la knabinoj estu konforme kun la ŝario, kio skandalis la internacian komunumon.  

23/03/2022

Afganio : la talibanoj ordonas fermadon de la duagraj lernejoj por knabinoj, nur kelkajn horojn post la komenciĝo de la unua lerneja tago

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/afganio-la-talibanoj-ordonas-fermadon-de-la-duagraj-lernejoj-por-knabinoj-nur-kelkajn-horojn-post-la-komencigo-de-la-unua-lerneja-ta

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }