Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

1 mai 2022 7 01 /05 /mai /2022 21:01

01/05/2022

En tiu dimanĉo 1-a de majo, internacia tago de la laboristoj, estas tempo starigi bilancon pri la situacio en Benino.

La lando estis sufiĉe bone klasifikita koncerne la respekton de la laboristaj rajtoj.     

Sed la prezidento, Patrice Talon, liberala kiam li enposteniĝis, trudis kelkajn limigojn, kiuj tendencas malhelpi la sindikatan agadon : limigo po dek tagoj da striko jare maksimuma, kaj malpermeso de laborinterrompoj en la malsanulejoj, tribunaloj kaj lernejoj.

Laŭ la beninaj sindikataj centraloj, la plenumo de iliaj rajtoj pli kaj pli komplikiĝas.

Hodiaŭ, tri konfederacioj estas agnoskitaj kiel plej reprezentaj post la lastaj elektoj : la CSTB, la COSI kaj la CSA estas la lastaj kunparolantoj de la registaro. Sed ili ne sukcesis malhelpi la limigon de la nombro de striktagoj permesitaj de la ekzekutivo, kvankam ili protestis, marŝadis kaj ekstrikis, sensukcese.              

Kassa Mampo gvidas la Sindikatan konfederacion de la laboristoj en Benino (SKLB), kiu gajnis la lastan baloton. Ĝi estas la plej vigla el ĉiuj : « De kiam la prezidento Talon enposteniĝis, ni nenion akiris je sindikata vidpunkto », li vortatakis. La registaro ne aŭskultas la sindikatajn gvidantojn, sed la sindikatismo ne mortis. « La pruvo, mi parolas. »

Kassa Mampo estas necedema. Pasintan mardon, antaŭ la Ŝtatestro, li mem denuncis la leĝproponon pri parlamenta pensiono por la eks-deputitoj.

Okaze de tiu 1-a de majo, li instigas la sindikatanojn surstratiĝi por marŝi kontraŭ la kosta vivo kaj la malfacilaj vivkondiĉoj de la laboristoj.

Ambaŭ aliaj sindikatoj ne estas senfaraj. La Konfederacio de la memstaraj sindikatoj (KMS), de Anselme Amusu, organizas kolektiĝon koncerne la projekton de Asekuro pri malsano.           

Responde al la akuzoj pri malprogresemo, proksimulo de la prezidento Patrice Talon rimarkigas, ke la kursoj finiĝis sen perturbo, kaj ke la publika administracio ne plu estas ostaĝo de la sindikatoj… Li aldonis, ke ja lia « ĉampiono » iniciatis altigon de la aldonvalora imposto (AVI),  kaj intertraktadojn pri revalorigo de la salajroj.

neniammilitointerni - dans Monda Socibatalo
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }