Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

17 avril 2022 7 17 /04 /avril /2022 19:48

17/03/2022

De kelkaj tagoj en Usono, pluraj dekoj da personoj manifestacias en Grand Rapids, Miĉigano, kontraŭ la murdo de Patrick Lyoya, kongano mortigita lastan 4an de aprilo de blankhaŭta policisto, dum trafikkontrolo en Grand Rapids.

Laŭ la policaj videoj, la policisto pafis kuglon en la kapon de la junulo 26-jara dum disputo. Tiu dramo enskribiĝas en la longan liston de nigrulaj personoj mortigitaj de policistoj en Usono.

Unua manifestacio okazis merkredon vespere en Grand Rapids, post la publikigaĵo de video pri la morto de la junulo. Liaj gepatroj, kiuj enmigris en Usonon fuĝantaj la militon en sia origina lando, petas persekutojn kontraŭ la koncernata policisto.

La koncernata agento, kies identeco ne estis malkaŝita, estis trudita ferii, atendante la rezultojn de la enketo kondukita de la polico de la Ŝtato Miĉigano.

Dum tiu tempo, la registaro de Kinŝaso reagis dum la lasta Konsilio, la Ĉefministro Sama Lukonde, vigle kondamnis la kovardan murdon de Patrick Lyoya.

Laŭ li, ĉio estas efektivigita de lia lando, por ke la policisto, aŭtoro de tiu murdo, estu severe punita konforme kun la validaj usonaj leĝoj.

 

23/02/2022

Usono : ĵurio agnoskas la rasisman karakteron de la murdo de la nigrula piedkuristo Ahmaud Arbery

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/02/usono-jurio-agnoskas-la-rasisman-karakteron-de-la-murdo-de-la-nigrula-piedkuristo-ahmaud-arbery.html

29/04/2021

Usono : viro mortis post apogpremado, fare de policistoj en Alameda

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/04/usono-viro-mortis-post-apogpremado-fare-de-policistoj-en-alameda.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }