15/03/2022
Bildo : La sukuroj penas atingi la lokon, kie okazis la inundoj, malfacile alirebla.
Ĵaŭdon en Sud-Afriko, post katastrofaj inundoj, kiuj okazigis pli ol 300 mortintojn, la serĉadoj plu daŭras por trovi la malaperintajn personojn. Multaj loĝantoj elturniĝas kiel eble, atendante la alvenon de sukuroj, kiuj spertas malfacilaĵojn por atingi la koncernatajn zonojn.
Pasintan merkredon vespere, lasta bilanco menciis 306 mortintojn.
Plejparte el la viktimoj loĝis en la regiono de Durbano, granda afrika haveno en la provinco Kvazulu-Natalo (KZN), kaj epicentro de la klimata perturbo, kiuj komenciĝis pasintan semajnfinon. La stato pri katastrofo estis deklarita.
La aŭtoritatoj parolas pri « unu el al plej teruraj tempestoj en la historio de la lando », la prezidento Cyril Ramaphosa ĉeestanta surloke merkredon, bedaŭris « katastrofon kun enormaj konsekvencoj ».
Viroj kaj virinoj mortis dronitaj. Infanoj kaj beboj mortis enfositaj en la terglitoj.
La zono estas izolita
La pluvoj, kiuj atingis nivelojn neniam konatajn de antaŭ pli ol 60 jaroj, ankaŭ kuntrenis pontojn, vojojn kaj izolis grandan parton de la regiono rande de la Hindia oceano.
Pli ol 200 lernejoj estis tuŝitaj, miloj da domoj detruitaj. « La intervenoj estas ĝenataj pro la damaĝitaj infrastrukturoj », agnoskis la provinca registaro en komunikaĵo.
Matene per ŝovelmaŝinoj, kelkaj vojoj estis denove malfermitaj sed plejparte el la malgrandaj vojoj plu estas neatingeblaj, diskovritaj per rompitaĵoj aŭ dronitaj en malpura akvo.
La aŭtoritatoj petis de la loĝantaro, ke ĝi kiel eble evitu ĉian kontakton kun tiu akvo potenciale « infektita fare de uzitaj akvoj, nafto aŭ aliaj danĝeraj substancoj.»
La klimata ŝanĝiĝo havas efikon en Suda-Afriko
En la kvartalo Amaoti norde de Durbano, kie plejparte el la loĝejoj estas faritaj el ladoj aŭ lignaj plakoj, grupoj de personoj plenigis sitelojn da trinkebla akvo elĉerpita el la malfermitaj kanalizadoj post la disfalo de giganta vojparto.
La pluvegoj estigis interrompojn de akvo kaj elektro.
La lokaj aŭtoritatoj lanĉis alvokojn al donacoj de nedifekteblaj nutraĵoj, kaj varmajn vestaĵojn.
Novaj rabadoj estis menciitaj. Ankaŭ la NeRegistaraj Organizaĵoj mobiliziĝis por alportis nutradon, vestaĵojn kaj kovrilojn.
« La klimata ŝanĝiĝo perforte disvolviĝas antaŭ niaj okuloj. Ĝi ne estas baldaŭa, ĝi efikas nun » alarmis Greenpeace-Afriko en komunikaĵo.
En 2019, inundoj en la regiono okazigis 70 mortinojn kaj detruadis plurajn vilaĝojn laŭlonge de la orienta marbordo.
Jam en 1995, 140 personoj mortis pro meteologiaj perturboj, laŭ datumoj kolektitaj de la franca novaĵagentejo AFP.
/image%2F0553642%2F20220415%2Fob_f395ce_durbano.jpg)
/image%2F0553642%2F20220415%2Fob_911b7a_image-0553642-20220412-ob-b392e7-13d15.jpg)