/image%2F0553642%2F20220402%2Fob_2a40b4_451caf9973f48fdf13295f8a7fc919be.jpg)
02/03/2022
La prezidento Gotabaja Rajapaksa dekretis elirmalpermeson dum 36 horoj. La manifestaciantoj protestas kontraŭ manko de nutraĵoj, karburaĵo kaj medikamentoj.
Sabaton, la aŭtoritatoj de Srilanko anoncis starigon de elirmalpermeso dum 36 horoj, post la protestmovado kaŭzita de la grava ekonomia krizo, kiun suferas la lando. La elirmalpermeso ekvalidos sabaton vespere ĝis lundo matene, precizigis la polico.
Armitaj trupoj, al kiuj estis atribuitaj permeson aresti la suspektatojn, estis antaŭe deplojitaj sabaton en Srilanko, kelkajn horojn post la deklaro de la elirmalpermeso fare de la prezidento. Li decidis tion pro la kreskado de manifestacioj kontraŭ li.
Gotabaja Rajapaksa starigis urĝan staton vendredon vespere, tagon post la provo de centoj da manifestaciantoj penetri en lian hejmon por protesti kontraŭ la manko de nutraĵoj, karburaĵoj kaj medikamentoj. La Ŝtatestro pravigis sian decidon elvokante « la protekton de la publika ordo, kaj la garantion de liverado de provizoj kaj servoj, kiuj estas necesaj al la vivo de la komunumo ».
Soldatoj ekipitaj per aŭtomataj armiloj jam estis deplojitaj por kontroli la homamason ĉe la servostacioj kaj aliloke, sed ili estis pli multnombraj sabaton.
Kutime, la armeo ne povas agadi sole kaj devas kontentiĝi je rolo de subteno al la polico, sed pro la urĝa stato, ĝi povas interveni sole, interalie por aresti civilulojn.
Tiu lando je 22 milionoj da loĝantoj suferas gravajn mankojn de esencaj varoj, fortan prezaltiĝon kaj longajn interrompojn de elektro, dum la plej grava ekonomia krizo de post ĝia sendependeco en 1948.
Turismo kaj transdonoj de mono de la diasporo, vivesencaj por la ekonomio, kolapsis dum la epidemio, kaj la aŭtoritatoj devigis vastan malpermeson de la importoj, provante tiel ŝpari fremdajn valutojn.
Laŭ multaj ekonomikistoj, la krizo estis pligravigita ankaŭ pro la malbona administrado de la registaro, la amasigo de ŝuldoj, kaj la ne ĉiam pravigitaj reduktoj de impostoj.
Pasintan vendredon, la buroo de S° Rajapaksa akuzis la manifestaciantojn, ke ili volas krei « araban printempon ».
/image%2F0553642%2F20220402%2Fob_c97e77_m-1819.jpg)