Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

16 avril 2022 6 16 /04 /avril /2022 21:24
Stringer - SOPA Images - Sipa via Reuters

16/03/2022

De post la 24a de februaro 2022, multaj rusoj surstratiĝas por denunci la invadon de Ukrainio. La opozicio al la milito estas reala, sed la aŭtoritatoj volas forviŝi ĝin. La arestoj de manifestaciantoj nombriĝas per miloj.

Plifortigita leĝa arsenalo ebligas tion.

Pli ol 15 400 pacismaj manifestaciantoj estis arestitaj en Rusio de post la komenciĝo de la milito en Ukrainio (La nombro estis liverita de la rusia NRO OVD-info la 7an de aprilo). La arestoj estas amasaj, tujaj, preskaŭ eksterrealaj : dum la nura tago de la 6a de marto, 5 000 personoj estis arestitaj en 69 rusiaj urboj.

« La rusiaj aŭtoritatoj montras, ke ili pretas persekuti ĉe tribunalo absolute iun ajn. Tiuj hontemaj persekutoj konsistigas evidentajn malobservadojn de la rajto al esprimlibereco. »

Marie Struthers, respondeculino de la bureoo-Orienta Eŭropo kaj Centra Azio

 

« NE AL LA MILITO » : TUJ SLOGANO DIRITA, TUJ HOMO ARESTITA

« Ne al la milito ! ». Jen unu el la sloganoj skanditaj de la manifestaciantoj sur la Ruĝa placo en Moskvo, sur la centraj placoj de San-Peterburgo, kaj dekoj da aliaj urboj ĉie en Rusio. Al tiu opozicio al la milito, la polico respondas per ondo de arestadoj, arbitraj kaj ofte brutalaj. Eĉ infanoj, kiuj partoprenis al la kolektiĝoj estis arestitaj, pli ol 100 laŭ la NRO OVD-info.

La bildoj de la arestoj, kiuj alvenis de Rusio estas ŝokaj. Porti balonojn kun Ukrainiaj koloroj : aresto. Aplaŭdi aŭ preterpasi apud manifestacio : aresto. Deturni afiŝtabulon skribante « Du vortoj » (referenco al la slogano « Нет войне », kio signifas « Ne al la milito ») : aresto. Teni blankan afiŝtabulon, sen ia ajn protestmesaĝo : aresto.

La aŭtoritatoj lanĉis veran ĉasadon de sorĉistinoj por persekuti la kontraŭmilitajn manifestaciantojn.

 

ARSENALO DE REPRESIAJ LEĜOJ

La represio ne estas nova afero en Rusio. De post pi ol dekkvin jaroj, la rusiaj aŭtoritatoj uzas pli kaj pli represiajn leĝojn por silentigi ĉian disidentecon.  

Pro la milito en Ukrainio, la represio kreskegis. Tiuj leĝoj estas utiligitaj kiel represia ilo en kunteksto, en kio la rusiaj aŭtoritatoj intencas kontroli ĉion diritan aŭ viditan.     

Rekta signo pri kreskego de la represio de post la invado de Ukrainio : la urĝa baloto, la 4an de 2022, de nova leĝo subpremanta la « falsajn novaĵojn » pri la aktivecoj de la rusia armeo en Ukrainio. Per tiu leĝo, la personoj, kiuj laŭ la rusiaj aŭtoritatoj, disvastigas « falsajn informojn » riskas ĝis 15 jaroj da malliberejo. Ankaŭ nova artikolo estis aldonita al la Rusia kodo de administraciaj infrakcioj por puni la « publikajn agojn celantajn miskreditigi la rusiajn armeajn fortojn ».

La rusiaj civitanoj, kiuj kontraŭas la militon submetiĝas al gravaj riskoj. Kiam ili surstratiĝas por postuli finon de la milito, ilia mesaĝo reprezentas tiel kontraston kun la Ŝtata propagando, ke ili tuj estas celitaj de la sekurecaj fortoj. Ili submetiĝas al gravaj monpunoj, administraciaj enkarcerigoj, punaj persekutoj, kiuj kondukas al nejustaj procesoj rapide plenumintaj en kelkaj minutoj, kaj arbitraj kondamnoj.  Ili ankaŭ submetiĝas al perfortoj kaj torturoj. Aŭtentigitaj videoj montras, ke pacemaj manifestaciantoj estis perforte frapitaj de la polico per klaboj, elektrokutitaj per elektroŝokaj armiloj poste frapitaj, kuntrenitaj grunde kaj submetitaj al aliaj mistraktadoj.   

« Se malgraŭ tiu teroro, oni plu povas vidi personojn, kiuj surstratiĝas malgraŭ miloj da arestoj, tio ja emfazas la foruzadon de la potenco, kaj la universalan bezonon de pli bona respekto de Homaj rajtoj kaj de fundamentaj liberecoj. »

Cécile Coudriou, prezidantino de Internacia Amnestio Francio

 

LA KURAĜO DE LA MANIFESTACIANTOJ

La rusiaj aŭtoritatoj volas enŝovi timon en la loĝantaron. Silentigante la esprimon de ĉia kontraŭmilita opinio, la Kremlo volas ŝajnigi, ke la rezistado ne ekzistas. Sed ĝi ja ekzistas. La kontraŭmilita movado daŭras malgraŭ la adopto de drastaj striktigoj, kaj malgraŭ perforta polica respondo.  

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }