14/04/2022
Preskaŭ 8 000 Indiĝenoj tendumas en Braziljo de post la 4a de aprilo por kontraŭi plurajn leĝprojektojn, kiuj minacas iliajn teritoriojn, pro la ekspluatado de naturaj resursoj. Iliaj voĉoj komencas akiri influadon en la brazila socio, kiu agnoskas ilian rolon en la protektado de la medio. La eks-prezidento Lula konfesis sian kulpon kaj prenis engaĝiĝojn.
La indiĝenaj popoloj de Amazonio, en Brazilo, gajnis mardon 12an de aprilo gravan subtenon en sia lukto kontraŭ pluraj leĝprojektoj, kiuj minacas siajn teritoriojn. Efektive, la eks-prezidento Lula, kandidato ĉe la prezidenta baloto de 2023, ĝis nun estas granda favorato de la baloto, kiu okazos venontan oktobron.
Li fakte venis en la tendumejon, kiun preskaŭ 8 000 Indiĝenoj starigis en Braziljo, por kontraŭi specifan leĝprojekton, kiu celas permesi la ekspluatadon de iliaj naturaj resursoj : ercoj, nafto aŭ gaso.
La indiĝenaj popoloj kontraŭas ĝin vigle, ĉar ili jam konas la damaĝojn de la kontraŭleĝaj orlavadoj en Amazonio.
La ĉeesto de la eks-prezidento estis do granda venko por ili, ĉar li ne nur agnoskis, ke lia registaro faris erarojn, aparte koncerne la baraĵon Belo Monte en Amazonio, li ankaŭ prenis firmajn engaĝiĝojn, se li regas denove en 2023.
« Certe estas, ke la registaro de la Laborista Partio ne faris ĉion eblan, kaj preskaŭ ĉio, kion ni faris estis malmuntinta. Ni ne volas invadon de la indiĝenaj teroj, deklaris la eks-prezidento ».
« Prizorgu la arbaron estas devigo de la brazila Ŝtato. »
« Mi volas anonci al vi, ke vi partoprenos la ellaboradon de la programo de mia registaro », li aldonis. La indiĝenaj popoloj ne ricevis tian apogon de antaŭlonge. La atakoj, kiujn ili suferas, nuligis ĉiujn akiritajn rajtojn, kiuj estis garantiataj de la Konstitucio.
Lula promesas nuligi ĉiujn dekretojn de Bolsonaro
Lula promesis nuligi ĉiujn dekretojn de Bolsonaro kontraŭ ili. Kaj iu el la kunordigantoj de la asocio de la indiĝenaj popoloj en Brazilo, Alberto Terena petis, ke li subskribu tiujn engaĝiĝojn.
Li agnoskas, ke la dialogo kun Lula estas tute malsama ol tiu, kiu ekzistas kun la aktuala prezidento.
« Lula devenas de partio, kiu turniĝas al la malplimulto. Ni do konservas tiun esperon kaj en niaj paroladoj, ni komprenigas al li, ke ni aprezas la laboron plenumintan de li, sed ke multo restas por fari, deklaras Alberto Terena. Eĉ se li ne faris tion, kion ni deziras, li tamen ne traktis nin el malvirta maniero, kiel faris Bolsonaro »
Restas elekti Lula-n. Estas certe ke nun, li gajnis la voĉdonojn de la Indiĝenoj, kaj de tiuj, kiuj maltrankviliĝas pro ekologio en Brazilo.
/image%2F0553642%2F20220414%2Fob_b9032b_brazijlo.jpg)
/image%2F0553642%2F20220414%2Fob_a07e31_image-0553642-20220224-ob-c4a876-53cb7.jpg)