19/04/2022
Mardon frumatene, la israela armeo kondukis siajn unuajn aerfrapojn de antaŭ monatoj kontraŭ Gaza-sektoro, reprezalie al raketpafo elde tiu palestina enklavo. Tio estas signo, ke la lokaj streĉitecoj tute ne trankviliĝas post semajnfino de perfortoj en la sanktaj lokoj de Jerusalemo.
Raketo pafita lundon 18an de aprilo al Israelo ekde Gaza-sektoro, palestina teritorio kontrolata de la islamistoj de Hamaso, estis interkaptita de la sistemo de kontraŭmisila sistemo, anoncis la israela armeo, kiu rebatis mardon frumatene per aerfrapoj al Gazao, la unuaj de post monatoj.
Lundon vespere, la alarmsirenoj hurlis sude de Israelo por la unua raketpafo elde Gaza-sektoro al Israleo de post la komenciĝo de januaro, dum ĵetaĵo falis marvaste de Tel-Avivo.
« Raketo estis pafita elde Gaza-sektoro al la israela teritorio kaj estis interkaptita de la defendsistemo Fera domo », menciis la israela armeo en komunikaĵo.
Poste, mardon frumatene, la israela aviadilaro bombadis armilan zonon de Hamaso, islama armita movado, kiu regas en Gaza-sektoro, reprezalie al la raketpafo elde tiu teritorio. Hamaso asertis, ke ĝi uzis sian « aerdefendon » provante kontraŭi tiujn frapojn, kiuj okazigis neniun viktimon, laŭ atestantoj kaj sekurecaj informfontoj en Gazao.
Streĉiteca semajnfino
Neniu respondecis pri la raketpafo, sed ĝi intervenis post serio de atakoj en Israelo, inter kiuj du estis plenumintaj fare de Palestinanoj, « kontraŭ-terorismaj » operacoj en okupaciata Cisjordanio, kaj streĉiteca semajnfino en la sanktaj lokoj en Jerusalemo.
Tiuj atakoj okazigis 14 mortintojn de post la 22a de marto en Israelo. Kaj 23 Palestinanoj, inter kiuj atakantoj, estis mortigitaj en tiuj incidentoj aŭ en israelaj operacoj en Cisjordanio, palestina teritorio okupaciata de 1997 de la Hebrea Ŝtato.
Palestinanino 18-jara, Hanan Khudur, mortis lundon post vundo per kugloj fare de la israela armeo pasintsemajne en la vilaĝo Faquaa, apud la urbo Jenin.
Pli ol 150 Palestinanoj estis vunditaj en la Templa Monto
Pli ol 150 Palestinanoj estis vunditaj vendredon, dum kolizioj kun la israelaj fortoj ĉe la Templa Monto.
Dimaĉon, novaj bataloj ja okazis ene kaj ĉirkaŭ tiu sankta loko, kiujn judoj vizitis, kaj tio estis konsiderata kiel ofendo fare de kelkaj islamanoj. Kaj junaj Palestinanoj estis arestitaj samtage, post kiam ili ĵetis ŝtonojn kontraŭ busoj de israelaj civiluloj proksime de la lokoj.
Pasintjare, interpuŝiĝadoj en Jerusalemo dum la sama periodo de la jaro kondukis Hamaso ĵeti raketpafojn elde Gazao al Israelo, kiu rebatis bombadante tiun palestinan teritorion, kio kaŭzis 11-tagan mortigan militon.
/image%2F0553642%2F20220419%2Fob_6e7a45_118487991-israel-gaza-violence-v2-2x64.png)
/image%2F0553642%2F20220419%2Fob_94f58a_un.jpg)