22/04/2022
Pasintan 7an de aprilo, perforta polvo-tempesto trapasis Irakon. Tiu dika nubo oranĝkolora kaŭzis nuligon de multaj flugoj kaj ankaŭ la enhospitaligojn de pluraj dekoj da personoj en la lando.
Ĉio komenciĝis norde de Irako. La dika nubo de polvo kaj sablo formiĝis en la nordaj regionoj de la lando ĵaŭdon 7an de aprilo 2022. Pro preskaŭ nenia videbleco kaj dika oranĝkolora ekrano, ĉiuj flugoj, kiuj veturas al Arbil, ĉefurbo de la memstara regiono de la iraka Kurdio, estis nuligitaj.
La tempesto daŭrigis sian periplon malsuprenirante suden de la lando. Post Arbil, ĝi poste englutis la ĉefurbon : Bagdado, kaj eĉ vizitis la pli sudajn urbojn kiel Nasirija.
En la stratoj de la ĉefurbo, la konstruaĵoj kaj aliaj loĝejoj, ankaŭ la veturiloj estis kovritaj per okrokolora tavoleto.
La dika nubo da polvo kaŭzis « dekojn da hospitaligoj en tuta Irako pro spirproblemoj », deklaris sabaton 9an de aprilo Saïf al-Badr, porparolanto de la ministrejo pri Sano.
Videbleco tre limigita, okuloj ruĝigitaj de la polvo, lumo tra oranĝkolora ekrano, kaj malfacila spirado en la tuŝitaj zonoj, jen kiel estis la konsekvencoj de tiu tempesto, kiu ne estas la unua kaj ne estos la lasta laŭ la irakaj meteologiaj servoj.
Amer al-Jabri, direktoro de la meteologia buroo de Irako eksplikas, ke tiuj tempestoj de polvo ne estas malofta fenomeno en tiu lando, ĉefe en printempo. Sed pro la klimata ŝanĝiĝo, ili fariĝas pli kaj pli oftaj.
Risko ekzistas pri « kresko de polvo-tempestoj pro sekeco, dezertiĝo kaj malkreskoj de la pluvoj (...) kiu malfortigas la vegetaĵan kovrilon », li avertas. Tiu vegetaĵa kovrilo estas necesa, ĉar ĝi ebligas malgravigi la efikojn de tiuj nuboj de polvo.
Irako estas lando de Proksima-Oriento aparte vundebla je la klimata perturbo. Tiujn lastajn jarojn, la lando spertis rekordajn pluvegojn kaj altajn temperaturojn, kiuj superis 50° C dum la somera periodo kaj dum pluraj sinsekvaj tagoj.
La spertuloj alarmas pri la fakto, ke tiuj eventoj minacas je socia kaj ekonomia katastrofo tiun landon jam damaĝitan de la milito. Pasintan novembron, la Monda Banko opiniis, ke Irako povus suferi malkreskon ĝis 20% el siaj akvo-resursoj de nun ĝis la jaro 2050 pro la klimata krizo.
/image%2F0553642%2F20220422%2Fob_a84c99_location-map-of-iraq.png)
/image%2F0553642%2F20220422%2Fob_986bf3_akvo.png)
/image%2F0553642%2F20220422%2Fob_13e23f_co2.jpeg)