04/04/2022
Jen venko por la dungitoj de stokejo Amazon en Staten Island.
Dum la grupo de Jeff Bezos sukcesis ĝis nun forpuŝi la volojn de la salajruloj, kiuj deziris grupiĝi, ili sukcesis krei sindikaton vendredon 1an de aprilo.
Laŭ kalkulo, rete transmetita, 2 654 dungitoj balotis jese por esti reprezentitaj de la sendependa organizaĵo Amazon Labor Union (ALU), kreita jaron antaŭen, kontraŭ 2 131, kiuj balotis nee.
Annonce de la rezultoj, aplaŭdoj sonorigis en la malgranda homamaso kolektiĝinta pro la okazo malsupre de la konstruaĵo en la kvartalo Brooklyn, kie estis organizita la voĉnombrado.
« La homoj esprimiĝis hodiaŭ, ili volas sindikaton », feliciĝis la prezidento de la sindikato Christian Smalls, malŝtopante ĉampanbotelon.
Iom pli poste, antaŭ la gazetaro, li ironie dankis la estron de Amazon, Jeff Bezos, kiu flugis en la spaco, « ĉar kiam ili estis en la spaco, ni sukcesis fondi sindikaton ».
Du aliaj luktoj
Aliflanke de la strato, kie troviĝas la stokejo JFK8, ĉirkaŭ 1 500 salajruloj de la distribua centro nomita LDJ5 estas alvokitaj baloti por aŭ kontraŭ la kreo de alia sekcio de la ALU, de la 25 ĝis la 29a de aprilo.
Pli sude en la lando, en Bessemer, Alabamo, la nacia sindikato de la distribuo, RWDSU, al kiu dungistoj deziris aliĝi, timas eblan duan kontestitan malvenkon.
Ĵaŭdon vespere, la « ne » venkis kun 993 bultenoj, kontraŭ 875 « jes », sed restis 416 « pridiskutaj » bultenoj.
Aŭdienco decidos en la venontaj semajnoj, pri la sorto de tiuj bultenoj.
La sindikatoj akiris tiujn lastajn monatojn plurajn simbolajn venkojn en Usono, komence per la eksplicita subteno de la usona prezidento Joe Biden.
/image%2F0553642%2F20220404%2Fob_10862c_new-york-city-where-is-in-the-united-s.jpg)
https://fr.euronews.com/2022/04/02/new-york-amazon-voit-naitre-son-premier-syndicat-aux-etats-unis
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=XnCCAFCBfoQ
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=PfDV2mf5XEI
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=GOHRKNGC7sQ
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=OMFegMotY7U
/image%2F0553642%2F20220404%2Fob_245776_streso.jpg)
16/07/2019
«Prime Day»: la salajruloj de Amazon strikas kontraŭ la ĉiutaga «streso» kaj la infero de la promociaj tagoj
/image%2F0553642%2F20220404%2Fob_1b5589_europa.jpg)
17/07/2018
Eŭropa strikmovado ĉe Amazon
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2018/07/europa-strikmovado-ce-amazon.html
/image%2F0553642%2F20220404%2Fob_6783d5_koleras.jpg)
/image%2F0553642%2F20220404%2Fob_5a69eb_strikoj.jpg)