Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

9 avril 2022 6 09 /04 /avril /2022 21:36
AFP

09/03/2022

Bildo: la surskribo « Pro niaj infanoj » sur misilo, kiu ne eksplodis.

La misilo, kiu celis la stacidomon de Kramatorsko, oriente de Ukrainio, okazigis almenaŭ 50 mortintojn, inter kiuj kvin infanoj.

La misilo defalis ĉirkaŭ la 10a horo kaj duono pasintan vendredon 8an de aprilo ĉe la stacidomo de Kramatorsko je la horo, kiam pluraj centoj da volontuloj por evakuado grupiĝis. Almenaŭ 50 personoj mortis, inter kiuj kvin infanoj raportas la ukrainiaj aŭtoritatoj en nova bilanco liverita fine de la posttagmezo.

Sur la misilo, kies origino plu estas neklara, mesaĝo estis skribita en la rusa lingvo per blanka farbo : « Pro niaj infanoj ». « Averto, kiu aperas kiel venĝo ». La esprimo estis utiligita de la por-rusiaj separatismuloj reference al la infanoj mortigitaj de post la unua milito en Donbaso, komence de la jaro 2014.

« Ĝi estis ŝrapnelbombo Toŝka », asertis surloka policoficiro : « Ĝi eksplodas plurloken, en surfaco ekvivalenta al dimensio de futbaltereno ».

Ke la misilo defalis sur la urbodomon de Kramatorsko, tio tute ne estas hazardo. Miloj da personoj ĵus foriris tiujn lastajn tagojn per trajno elde tiu urbo, ĉefurbo de Donbaso, kiu travivas angoron antaŭ grava kaj tuja rusia ofensivo. Tiujn lastajn tagojn, la ukrainiaj aŭtoritatoj senĉese postulas de la loĝantaro, ke ĝi evakuu la regionon kiel eble plej rapide.        

Dum Kievo emfazas la kulpecon de la « rusiaj faŝistoj » en tiu atako, la rusia armeo siaflanke denuncas provokon : « La celo de la frapo kondukita de la Kieva reĝimo kontraŭ la fervoja stacidomo de Kramatorsko estas malhelpi la foriron de la loĝantoj de la urbo, cele al uzi ilin kiel homŝildon », akuzis la rusia ministro pri Defendo certigante, ke la misilo estis pafita elde la urbo Dobropillja.

 

Buĉado

Kia ajn estu la akuzoj, tio kio okazis estas buĉado.

Oni ne povas imagi la kriojn kaj la hororon de la homamaso, kiam defalis la ŝrapneloj. La korpoj dispecigitaj aŭ distruitaj per splitoj estis amasigitaj en angulo de la placeto, sub la markezoj de malgrandaj butikoj, kie la vojaĝantoj aĉetas kutime trinkaĵon aŭ arakidojn antaŭ ol entrajniĝi.

Ĉirkaŭ horon antaŭ la frapo, ili estis dekoj da civiluloj – maljunulinoj, virinoj kaj infanoj – kiuj vicumis antaŭ la stacidomo.

Dum Rusio multobligas la atakojn en la sudo kaj la oriento, Kievo – kie venis vendredon la prezidentino de la Eŭropa unio, Ursula von der Leyen kaj la ĉefo de diplomatio Josep Borrell -, konstatas la veran amplekson de la damaĝoj en regionoj nun forlasitaj de la armeaj fortoj de Moskvo, kiel en Buĉa kaj Borodianka. 

 

https://www.huffingtonpost.fr/entry/guerre-en-ukraine-missile-tombe-a-kramatorsk-tague-en-russe_fr_62503930e4b06c2ea31ca4fb

Franca :https://www.youtube.com/watch?v=KGSHkHklGaM

Angla :https://www.youtube.com/watch?v=Y56IOhq2M4Q

Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=IuRqz1xiKZE

https://eo.wikipedia.org/wiki/Kramatorsko

03/03/2022

Milito en Ukrainio : « Ni eĉ ne plu sukcesas kalkuli » la nombron de mortintoj en Buĉa, atestas armepastro

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/milito-en-ukrainio-ni-ec-ne-plu-sukcesas-kalkuli-la-nombron-de-mortintoj-en-buca-atestas-armepastro.html

14/03/2022

Milito en Ukrainio : almenaŭ 2100 civiluloj mortis en Mariupolo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-almenau-210-civiluloj-mortis-en-mariupolo.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }