Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

21 avril 2022 4 21 /04 /avril /2022 21:15
Pli ol 5 milionoj da personoj fuĝis la landon

21/03/2022

Aliflanke de la landlimo, rusflanke, junulino lanĉis solidarecan ĉenon, kiu helpas la ukrainiajn rifuĝintojn.

Oriente de Ukrainio, precipe en la regiono de Ĥarkivo, La bataloj daŭras. Kaj se plejparte el la Rusoj, kiuj kontraŭas tiun militon rezignis esprimi sin publike pro la represio, aliaj decidis helpi la Ukrainojn, viktimojn de la konflikto.

En Belgorodo, urbo kun 300 000 loĝantoj situanta 20 kilometrojn for de la landlimo, Nadeĵda, rusa junulino, lanĉis solidarecan ĉenon.

Nadeĵda staras en sia veturilo. Ŝi direktiĝas al unu el la limpasejo ĉe la landlimo kun Ukrainio, kie ŝi akceptos kvar virinojn, kiuj volas fuĝi la batalojn.

De kelkaj semajnoj, tiu fotistino ne plu laboras.

Nadeĵda haltigis ĉiajn aktivecojn, kaj sin dediĉas je helpo al Ukrainoj. Ŝi financas kolekton de nutraĵoj kaj evakuadojn per mono, kiun ŝi ricevas de tuta Rusio, eĉ de eksterlande.

« Komence, mi nur volis helpi amikojn, edziĝa paro kaj ties bestoj, rakontas Nadeĵda. Mi lanĉis kolekton en Instagramo. Mi registris videon, kiu fariĝis virala. Du tagojn poste mi ekkonsciiĝis, ke ne nur miaj amikoj, sed ankaŭ 72 aliuloj bezonis humanitaran helpon ».

La fotistino multobligas la kolektojn de nutraĵoj, de medikamentoj. Ŝia apartamento estas plena je sakoj, pakaĵoj kaj 25 volontuloj apogas ŝin.

Inter la personoj, kiuj helpas ŝin, estas Ljudmila, loĝantino de vilaĝo en la regiono de Ĥarkivo, rekonkerita de la rusiaj fortoj antaŭ monato. Tiu pensiulino ne plu povis resti en sia hejmo. Ŝi ĵus trapasis la landlimon, dum la bataloj furiozas en ŝia vilaĝo.

« Ni kutimis vivi sen lumo, rakontas la Ukrainino. Mi estas persono el la antaŭa tempo, mi havis provizaĵojn de sukero kaj semolo ».

« Nenio mankis al mi, sed tiujn lastajn tagojn estis vere teruraj. Ĉie tiom flugis, eksplodis, grundis, ke mi timegis. »                    

Ljudmila dormos ĉe Nadeĵda, atendante foriri, eble, al Germanio, kuniĝi kun la cetero de la familio.

La telefono de Nadeĵda senĉese sonoras.

« Post helpo de persono, mi ne povis rifuzi la aliajn… Kaj nun, kiam mi alvokas virinon kaj diras al ŝi, ke ŝia filo plu vivas, mi aŭdas tiun elkoran krion, kaj mi min diras, ke unu, du aŭ tri noktoj sen dormo estas malmulte da ĝeno por tiuj kelkaj sekundoj da feliĉo. »

Ni demandis Nadeĵdan, kion ŝi pensas pri tiu milito. Ŝi ne respondis la demandon sed nur diris, ke ĝi skuegis ŝian tutan vivon.

SOLIDARECAJ RETOJ EN LA ANGLA, RUSA, UKRAINA

https://www.nowar.help/en

16/03/2022

Rusio : miloj de kontraŭ-militaj manifestaciantoj estas arestitaj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/04/rusio-miloj-de-kontrau-militaj-manifestaciantoj-estas-arestitaj.html

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }