01/04/2022
Bildo: la grupo Wagner intervenas en Malio.
La malia armeo estas pli aktiva ol iam kontraŭ la ĝihadistoj.
En komunikaĵo publikigita mardon 29an de marto 2022, ĝi mencias, ke ĝi « multobligis la ofensivajn agojn de serĉado kaj detruado de teroristoj ». Tiuj operacoj plu daŭras.
Samtempe, multaj fontoj, sekurecaj kaj civilaj, mencias novajn ekscesojn de la malia armeo kaj de ĝiaj rusiaj dungosoldatoj.
La malia armeo mencias, ke ĝi kondukis « aerveturitajn operacojn » de post pasintan sabaton en Muro, en la cirklo de Djenne, regiono Mopti.
En tiu zono, la ĝihadistoj de la "Grupo de subteno al Islamo kaj islamanoj", la GSIM, estas aktiva laŭ ĉiuj. La armeo ne liveras pli da detaloj pri la kuranta agado kaj promesas pli poste detaligitan bilancon.
Sed multaj fontoj, sekurecaj kaj civilaj, maliaj kaj internaciaj bedaŭras, ke la frapoj okazis dum foira tago.
Ili ankaŭ denuncas senjuĝajn ekzekutojn plenumitajn de la maliaj soldatoj kaj de iliaj rusiaj dungosoldatoj.
La bilancoj estas malfacile kontroleblaj, sed mortoj kaj malaperoj de pluraj dekoj da personoj okazis, kaj ankaŭ amasaj arestoj. La informfontoj mencias ankaŭ bruligitajn paŝtejojn.
Tiuj informfontoj, militaj kaj humanitaraj interalie, lokaj kaj internaciaj, elvokas el koincida maniero plurajn aliajn kazojn de senjuĝaj ekzekutoj.
Interalie tiujn de 12 ĝis 25 fulanaj civiluloj en la cirklo de Koro, en la regiono Mopti, inter la 20a kaj la 24a de marto, denove fare de maliaj soldatoj kaj rusiaj batalantoj, kiuj akompanas ilin.
Antaŭa akuzo en Ansongo
En sia komunikaĵo, la malia armeo ne referencas al tio, sed mencias aliajn agojn en la cirkloj de Diema, regiono de Kayes okcidente de la lando, kaj ankaŭ Dire, Tonka kaj Gundam, regiono de Timbuktuo, en la Nordo, aŭ ankaŭ en Niono et Tominian, regiono de Segu, en la centro.
Krom kumulita bilanco de 21 teroristoj neŭtraligitaj, ankaŭ dudek arestoj kaj gravaj kaptoj de materialoj okazis.
Tiujn lastajn tagojn, aliaj asertoj pri ekscesoj celis la malian armeon, akuzatan, ke ĝi ekzekutis pasintan sabaton 15 ĝis 17 civiluloj en Asongo, delokitoj, kiuj fuĝis la amasajn murdojn - pluraj centoj da mortintoj – plenumitajn de antaŭ tri semajnoj fare de la grupo "Islama Ŝtato" en la regiono Menaka kaj Gao.
Pli ĝenerale, la malia armeo certigas, ke ĝi « tre atentigas pri la asertoj de ekscesoj, kiuj cirkulas en la sociaj retoj », ke ili nun « kontrolas la faktojn », kaj submetos la aferojn al enketoj, « se ili estas konfirmitaj ».
/image%2F0553642%2F20220401%2Fob_82ee8c_1200px-mali-in-africa-mini-map-rive.png)
/image%2F0553642%2F20220401%2Fob_880f4b_ob-eed881-1101-mali-protests-m.jpeg)