/image%2F0553642%2F20220406%2Fob_a490b7_adobestock-109677825-960x640.jpeg)
05/04/2022
La mondo devas tuj draste malaltigi la emisiojn de C02, alarmas la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ).
La venontaj jaroj estos decidigaj, se oni volas konformiĝi kun la hipotezo de averaĝa altiĝo de la temperaturoj je +1,5°C de nun ĝis la jaro 2050.
Malaltigi la emisiojn de CO2 ĝis 43% de nun ĝis la jaro 2030 estas neceseco laŭ la ISKŜ.
Tio estas la nova alarmo de la Interregistara Spertularo pri Klimata Ŝanĝiĝo (ISKŜ), kiu ĵus publikigis la trian raporton de sia Sesa taksado. La ISKŜ asertas nun, ke por konformiĝi kun la hipotezo de + 1,5°C, ni devas malkreskigi niajn emisiojn de CO2 ĝis 43% de nun ĝis la jaro 2030. Ankaŭ la emisioj de metano estu reduktitaj ĝis triono je la sama limdato. « Tuj aŭ neniam. Sen reduktoj tujaj kaj gravaj en ĉiuj sektoroj, tiu celo ne eblos », deklaris Jim Skea, kun-direktoro de la laborgrupo, kiu verkis la raporton.
La ESKŜ opinias, ke por konformiĝi kun la hipotezo de + 1,5°C, la emisioj de CO2 ne atingu sian plej altan sojlon antaŭ la jaro 2050, plej malfrue.
« Havi bonajn publikajn politikojn, bonan infrastrukturon kaj bonan teknologion, kiuj instigus la necesajn ŝanĝiĝojn en niaj vivmaniero kaj sinteno, ebligos redukton de 40 ĝis 70% el la emisioj de CO2 ĝis la jaro 2050 », estas legeble en tiu raporto.
Urĝas komenci profundan transformon de niaj vivmanieroj
En tiu raporto, la ESKŜ emfazas aparte la esencan transiradon, kiun la mondo devas efektivigi. Sufiĉa malaltigo de la uzado de fosiliaj bruliĝajoj, ĝeneraligita elektrizado, pli bona energia efikeco, kaj transiro al alternaj karburaĵoj (kiel hidrogeno) estos necesaj por atingi tiun celon.
« La klimata ŝanĝiĝo estas la rezulto de pli ol jarcento da nedaŭripova uzado de energio kaj grundo, kaj de la nedaŭripovaj maniero de vivo, konsumo kaj produkto. Tiu raporto montras, kiel ni povas agi por pli justa mondo, pli daŭra », diris Jim Skea.
Pri tiu temo, la raporto laŭdas, en urba medio, la kreadon de retoj de malfermaj parkoj kaj spacoj, humidaj zonoj kaj urba agrikulturo por malkreskigi la riskojn de inundoj kaj la fenomenojn de varmaj insuloj. Koncerne la ekonomiajn efikojn de la efektivigo de ĉiuj ĉi aranĝoj, la ESKŜ opinias, ke ĝi estus limigita je apenaŭ kelkaj procentoj ĝis la jaro 2050.