29/04/2022
Tiu resurso estas « nun vaste perturbata de la homaj premoj je kontinenta kaj planeda skalo », skribas la aŭtoroj de studaĵo publikigita en la revuo "Nature".
Duafoje en tiu jaro, la mondo transpasis novan planedan limon : tiu de la ciklo de nesala akvo. En nova studaĵo (en la angla) publikigita en la revuo Nature ĵaŭdon 28an de aprilo, la sciencistoj eksplikas, ke tiu ciklo, kiu enkluzivas precipitaĵojn, grundan humidon kaj vaporiĝon, staras ekster sia sekureca zono.
Tiu resurso estas « nun vaste perturbata de la homaj premoj je kontinenta kaj planeda skalo », ili skribas.
« Tiu nova sciencista studaĵo montras, kiel la homoj, pli damaĝis la "verdan akvon" (akvo disponebla por la plantoj) dum la lastaj jardekoj ol dum pluraj miloj da jaroj de la holocena periodo », alarmas la sveda Johan Rockström, profesoro pri mediaj studoj kaj kun-aŭtoro de la studaĵo.
Ses limoj el naŭ estis transpasitaj
En Tvitero, la sciencisto Emma Haziza emociiĝis pro la situacio.
« Mi ne plu scias kiel diri, kelkfoje krii tion kaj poste silenti fronte al la amaso da kontinuaj informoj… ŝi skribas. Sed ĉu vi komprenas, kion signifas manko de akvo ? Plu da energio, nenio plu por manĝi. Fakte ni plu estas nenio. Ĉu vi certas, ke vi volas plu vivi tiel ? »
— Haziza Emma (@HazizaEmma) April 28, 2022
La mondo enkalkulas naŭ planedajn limojn. Ĝis nun, ses planedaj limoj jam estis transpasitaj.
Temas pri klimata ŝanĝiĝo, erodio de biodiverseco, ĝeneralaj perturboj de la ciklo de azoto kaj fosforo, uzado de la grundoj, kemia poluado, kaj la lasta, la nesala akvo.
Ĝis nun tri ne ankoraŭ estis transpasitaj.
23/02/2022
Pro la kemia poluado, kvina « planeda limo » ĵus estis transpasita
16/11/2021
Sekeco en Jordanio : la manko de akvo fariĝas alarma por la loĝantaro