/image%2F0553642%2F20220412%2Fob_b392e7_13d15d544fb5504e42be1ea4c161ef606029ec.jpg)
12/04/2022
La municipo Baybay, situanta sur la insulo Lejteo, centre de la lando, estas la plej draste tuŝita loko.
La tropika tempesto Megi, kiu falis sur Filipinoj, kaj kiu kaŭzis gigantajn terglitojn, okazigis almenaŭ 42 mortintojn, laŭ la lastaj oficialaj bilancoj, mardon 12an de aprilo.
Ĝenitaj de la koto kaj pluvo, la sukuristoj serĉis la tutan tagon, kelkfoje per nudaj manoj, postvivantojn en pluraj montaraj vilaĝoj englutitaj de la koto.
La serĉadoj de la malaperintoj estis interrompitaj dum la vespero.
Laŭ Marissa Miguel Cano, porparolanto de la municipo Baybay, daŭrigi la serĉadojn en mallumo kaj sub la pluvo, estus « tro danĝere ». Baybay, plej draste tuŝita loko, situas sur la insulo Lejteo, centre de la lando.
La klimata varmiĝo estas akuzata
Terglitoj kelkfoje ja okazas en tiu agrikultura regiono, sed la amplekso de tiuj, kiuj okazis pasintan lundon surprizis.
« Kutime, ni estas meze de la seka sezono, sed la klimata varmiĝo certe perturbas ĉion », deklaris Marissa Miguel Cano.
Ju pli la planedo estas tuŝata de la klimata varmiĝo, des pli tempestoj kaj tifonoj fariĝas potencaj, avertas efektive la sciencistoj.
Megi, konata en Filipinoj per sia loka nomo Agaton, estas la unua ĉefa tropika tempesto, kiu frapas ĉi-jare la landon, ofte tuŝata de naturaj katastrofoj.
/image%2F0553642%2F20220412%2Fob_6923ae_philippines-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20220412%2Fob_a6a768_madagaskaro.jpg)
/image%2F0553642%2F20220412%2Fob_d8c5b6_gambio.jpg)