Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 avril 2022 3 06 /04 /avril /2022 21:21
Eduardo Soteras/AFP

06/03/2022

Laŭ Human Rights Watch kaj Internacia Amnestio, seksperfortaĵoj kaj murdoj estis plenumintaj kun la konsento kaj ebla partopreno de la federalaj etiopiaj fortoj.

Sekurecaj fortoj kaj milicoj plenumis ekscesojn konsideratajn kiel « militkrimoj » kaj « krimoj kontraŭ la homaro » en la etiopia regiono de Tigreo, denuncis du NROj merkredon 6an de aprilo.

En komuna raporto "Internacia Amnestio" kaj "Human Rights Watch" (HRW) asertas, ke civiluloj estas celo de « senkompata kampanjo de etna purigado » en la okcidenta parto de tiu regiono, kie la konflikto komenciĝis inter tigreaj ribelantoj kaj porregistaraj trupoj en novembro 2020.

Dum la monatoj kiuj sekvis, pluraj centoj da miloj da loĝantoj estis elpelitaj el Okcidenta Tigreo per kamionoj kaj busoj, aŭ fuĝis la persekutojn (seksperfortoj, murdoj, rabadoj, senigo je humanitara helpo), plenumintajn de la regionaj sekurecaj fortoj kaj surloka administrado.

« Tiuj ĝeneralaj kaj sistemaj atakoj kontraŭ la tigreaj civiluloj konsistigas krimojn kontraŭ la homaro, kaj militkrimojn », deklaras Amnestio kaj HRW en sia raporto titolita « Ni forviŝos vin el tiu tero ».

Tiuj ekscesoj estis plenumintaj « kun la konsento kaj la ebla partopreno de la etiopiaj federalaj fortoj », ili substrekas, denuncante la neagadon de la registaro de Adisabebo.

La milito komenciĝis en Tigreo, post kiam la Ĉefministro sendis trupojn por eksigi la aŭtoritatojn de la Liberiga Fronto de la Tigrea Popolo (LFTP), kiu regis la regionon. Adisabebo akuzis la partion, ke ĝi kondukis atakojn kontraŭ bazoj de la armeo.

02/12/2021

Preskaŭ 183 milionoj da personoj bezonos urĝan helpon de Unuiĝintaj Nacioj. Tio estas rekordo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/12/preskau-183-milionoj-da-personoj-bezonos-urgan-helpon-de-unuigintaj-nacioj.tio-estas-rekordo.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }