Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

26 avril 2022 2 26 /04 /avril /2022 21:05
Charles Davis/Insider

26/04/2022

Bildo: rusiaj kaj ĉednestriaj flagoj svingas sur la placo Suvorov en Tiraspolo, memproklamita ĉefurbo de Ĉednestrio, sabaton 23an de aprilo 2022.

La aŭtoritatoj de Ĉednestrio, separisma regiono de Moldavio apogita de Moskvo asertis, ke eksplodoj okazis mardon en radio-turo apud la landlimo kun Ukrainio. La moldava prezidentino kunvokis la nacian sekurecan Konsilion.  

« Mardon frumatene 26an de aprilo, du eksplodoj estis aŭditaj en la vilaĝo Majak », deklaris en komunikaĵo la ministrejo pri Internaj aferoj de tiu memproklamita respubliko, kaj ne agnoskita de la internacia komunumo. 

Ambaŭ eksplodoj okazis neniun viktimon, tuŝis la radio-turon de tiu loko situanta kvindek kilometrojn norde de la ĉefurbo de Ĉednestrio, aldonis la sama informfonto.  

Du « potencaj » antenoj, kiuj eldonis la rusiajn radio-frekvencojn estis detruitaj, asertis la ministrejo, kiu publikigis fotojn prezentitajn kiel kuŝajn elsendilojn.

 

Moldaviaj maltrankviliĝoj pro plivastiĝo de la ukrainia konflikto

Lundon, la ĉednestriaj aŭtoritatoj asertis, ke la sidejo de la ministrejo pri Publika sekureco en Tiraspolo estis celo de atako per grenadĵetiloj, kiuj ne okazigis vunditojn.

La anonco pri tiuj perfortoj intervenas, dum Moldavio timas esti subpremata de la milita ofensivo kondukata de Rusio en Ukrainio, de antaŭ du monatoj. 

La moldava prezidentino Maïa Sandu indikis aliparte, ke la Konsilio pri nacia sekureco kunsidos mardon je la 12a horo « koncerne la incidentojn en la regiono de Ĉednestrio ».

Tiu maltrankvilo duobliĝis pasintsemajne, post kiam rusia generalo asertis, ke Moskvo volas konkeri la sudon de Ukrainio – landlime de Ĉednestrio – cele al akiro de rektaj aliroj al tiu separisma enklavo, kiun Rusio subtenas ekonomie kaj milite.

 

Rusparolanta loĝantaro, viktimo de « subpremo », laŭ rusia generalo

La generalo Rustam Minnekajev, kunkomandanto de la fortoj de la milita distrikto centre de Rusio ankaŭ deklaris, ke la rusparolanta loĝantaro de Moldavio estas viktimo de « subpremo ». Tio jam estas unu el la preteksto elvokita de Moskvo por interveni en Ukrainio cele al « defendo » de la rusa malplimulto.

Moldavio kunvokis la rusian ambasadoron por protesti kontraŭ tiuj deklaroj, komprenitaj kiel minacoj, kaj postulis de Moskvo, ke ĝi respektu ĝian « teritorian integriĝon ».

Ĉednestrio apartigis sin de Moldavio post mallonga interna milito tuj post la kolapso de Soveta Unio.

Tiu teritorio, en kiu vivas ĉirkaŭ 500 000 loĝantoj, forte dependas de Rusio, kiu provizas al ĝi senpagan gason, kaj deplojadas tie 1 500 soldatojn.     

14/03/2022

Milito en Ukrainio : en Moldavio, la konflikto estas en ĉiuj mensoj

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/03/milito-en-ukrainio-en-moldavio-la-konflikto-estas-en-ciuj-mensoj.html

neniammilitointerni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }