Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

20 avril 2022 3 20 /04 /avril /2022 21:24
NATALIE THOMAS VIA REUTERS

20/03/2022

Tiujn lastajn monatojn, la bankizo atingis sian plej malaltan nivelon iam observitan, dum la somero finiĝas en la suda hemisfero.

Esploristoj de la universitato de Kantono en Ĉinio, kiuj studis la surfacon kovritan de tiu glacia marakvo, listigis plurajn klimatajn anomaliojn.     

Ĝis nun, la antarkta bankizo, sude de la terglobo, ŝajne pli bone rezistis al la klimata ŝanĝiĝo ol la arkta bankizo de la norda hemisfero. Sed, dum tiu aŭstrala somero 2022 – tio estas rekordo – ĝi pasis sub la limo de du milionoj da km2.

Tio reprezentas malpli ol la averaĝo de la tri lastaj jardekoj.

 

Altiĝo de la temperaturoj

Antaŭ ĉio, tiu senprecedenca fandiĝo eksplikiĝas per la altiĝo de la temperaturoj. Ondo de varmo ĝis 40 gradoj super la normalo frapis Antarkton pasintan marton. Bloko de glacioj ekvivalento al la dimensio de Los-Anĝeleso tiam disiĝis.

 

Malpli da blanka rebrila surfaco

Poste, la akvoj estas pli varmaj. Somere, maraj fluadoj venintaj de pli dolĉaj latitudoj venas – fakte - plivarmigi la bankizon. Tiu fandiĝo maltrankviligas la esploristojn, ĉar malpli da glacio signifas malpli da blanka rebrila surfaco ĉe la polusoj. 

La maro tiam pli facile sorbas la sunradiojn kaj plivarmiĝas eĉ pli rapide en vere malvirta cirklo.

neniammilitointerni - dans Medidetruado
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }