30/03/2022
La linĉado estas nun federala krimo en Usono.
La leĝo estis promulgita mardon 2an de marto, fare de la usona prezidento Joe Biden en Vaŝingtono.
La leĝo kontraŭ linĉado Emmett Till, el la nomo de knabo 14-jara linĉita en 1955, estas la frukto de tre longaj jaroj da lukto por la rajtoj de la Afrik-usonanoj.
122 jaroj estis necesaj, por ke la linĉado fariĝu krimo laŭ la usona nacia leĝo. Jam en 1880, unua provo okazis, por ke tiu ago fariĝu federala krimo.
Ĝis 1968, jaro de la leĝo pri civitaj rajtoj, pli ol 4 500 personoj, grandparte Afrik-usonanoj, estis viktimoj de tiu praktiko : la publika ekzekuto de homo suspektata pri krimo fare de homamaso post rapida justico.
Plejparte de la usonaj Ŝtatoj jam starigis leĝaron, sed malgraŭ pli ol 200 provoj, la Kongreso ĉiam malsukcesis fari la samon je federala nivelo.
« La malamo neniam foriras »
La senato finfine unuanimece voĉdonis favore al tiu teksto antaŭ kelkaj tagoj.
Kaj se la lasta linĉado oficiale okazis en Usono en 1981, ĉe la momento, kiam li subskribis la leĝon, Joe Biden memorigis, ke tio ne estas malnova afero.
« La rasa malamo ne estas malnova problemo, ĝi estas persistema problemo. Mi ja scias, ke la tieaj gvidantoj de la civitaj rajtoj aŭdis min diri tion centfoje : la malamo neniam foriras. Ĝi kaŝiĝas. Ĝi kaŝiĝas sub la rokoj. Sed donu al ĝi nur iom da oksigeno kaj ĝi eliras muĝante kaj hurlante », deklamis la usona prezidento.
Joe Biden poste memorigis la murdon de Ahmaud Arbery, juna Afrik-usonano, kies tri agresintoj estis kondamnitaj al porĉiama enkarcerigo fare de la Ŝtato Georgio antaŭ kelkaj semajnoj.
La teksto antaŭvidas maksimuman punon je 30 jaroj da malliberejo.
/image%2F0553642%2F20220330%2Fob_78d582_where-is-georgia-hd.jpg)
/image%2F0553642%2F20220330%2Fob_087880_ahmaud.jpg)