/image%2F0553642%2F20220313%2Fob_54d711_thumbs-b-c-4b264199f83a0935dd00d325a3e.jpg)
13/03/2022
La Infan-Fonduso de la Unuiĝintaj Nacioj (UNICEF) anoncis, ke 47 infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj en la jemena konflikto, lastajn pasintajn januaron kaj februaron.
« Post la kreskado de la konflikto en 2021, la perforto plu intensiĝis ĉi-jare, kaj kiel kutime, ja la infanoj plej suferas », deklaris la reprezentanto de la organizaĵo en Jemeno, Philippe Duamelle, en komunikaĵo.
La respondeculo aldonis : « La raportoj mencias, ke almenaŭ 47 infanoj estis mortigitaj aŭ vunditaj dum la du unuaj monatoj de la jaro, en pluraj regionoj de Jemeno ».
Li ankaŭ substrekis, ke « de post la kreskado de la jemena konflikto, 7 jarojn antaŭe, Unuiĝintaj Nacioj konfirmis, ke 10 200 infanoj mortis aŭ vundiĝis (...), kaj la realaj nombroj certe estas multe pli altaj ».
Duamelle postulis de la « protagonistoj en la konflikto kaj de tiuj, kiuj influas ilin, ke ili protektu la civilulojn kaj garantiu la sekurecon kaj la bonfarton de la infanoj je ĉiu momento ».
« Estas tempo trovi daŭran politikan solvon, ke la Jemenoj kaj ties infanoj povu vivi en la paco, kiun ili meritas », li aldonis.
De antaŭ 7 jaroj, Jemeno suferas militon inter la porregistaraj fortoj subtenataj de araba milita koalicio, kondukata de Sauda Arabio, kaj la Hutioj, subtenataj de Irano, kiu kontrolas plurajn guberniojn, inter kiuj la ĉefurbo Sanao de post septembro 2014.
Ĝis la fino de 2021, la milito mortigis 377 000 personojn, kaj kostis ekonomiajn perdojn ĝis 126 miliardoj da dolaroj.
Plejparte el la loĝantaro, kiu enkalkulas 30 milionojn da personoj dependas de helpo por sia vivteniĝo. Tiu konflikto estas unu el la plej gravaj humanitaraj krizoj en la mondo, laŭ Unuiĝintaj Nacioj.
/image%2F0553642%2F20220313%2Fob_5cebc8_le-yemen-carte-atlas-carte-du-monde-po.jpg)
/image%2F0553642%2F20220313%2Fob_b9b59d_image-0553642-20211019-ob-142308-uni33.jpg)