/image%2F0553642%2F20220322%2Fob_9d4687_gettyimages-169172443.png)
22/03/2022
En Egiptio, ekzemple, la loka valuto nun kolapsas : lundon 21an de marto, la egipta pundo perdis preskaŭ 20% el sia valoro.
Lundon 21an de marto, la egipta pundo malaltiĝis al 18 unuoj kontraŭ dolaro, dum la pareco inter ambaŭ valutoj fakte ne ŝanĝiĝis de antaŭ du jaroj.
La kaŭzo estas, ke la inflacio atingis 10% en Egiptio.
La Centra banko de Kairo estis devigita interveni, plialtigante siajn interesajn procentojn.
La loka Ministrejo pri financoj ĵus urĝe deblokis sep miliardojn da dolaroj (iom pli ol ses miliardojn da eŭroj) subtene al la plej malriĉuloj.
La ĝeneralan inflacion kaŭzas la prezoj de la nutraĵoj, kiuj kreskis je 20% pro la milito en Ukrainio. Kaj tio estas nur komenciĝo.
Tiu inflacio koncernas ĉefe tritikon kaj sunfloran oleon.
Egiptio efektive importas de Ukrainio kaj Rusio 85 % el sia tritiko kaj 73 % el sia sunflora oleo.
Ambaŭ varoj pli kaj pli maloftiĝas kaj do estas pli kaj pli multekostaj.
La tritiko, baza elemento de la kuskuso
Kun cent milionoj da loĝantoj, Egiptio estas la plej loĝata el la arabaj landoj. Tritiko estas parto de la bazaj elementoj por nutrado, kun pano kaj tradicia kuskuso.
Aliparte, kaj unuafoje, la egiptaj aŭtoritatoj enkadrigas la prezon de la pano. Kaj ĉio ĉi okazas dek tagojn antaŭ la ramadano, kiu estas periodo de gravaj nutradaj elspezoj por la familioj.
La fenomeno povus do logike plivastiĝi al Tunizio, Maroko kaj Alĝerio. Ankaŭ tiuj landoj multe konsumas tritikon por ĉiutaga kuirado, kaj atendas la ramadanon.
Pro tio, kelkaj spertuloj timas sociajn ribelojn post kelka tempo.
En tiuj ŝulditaj landoj, la financa demando gravas. Ekzemple en Egiptio, la ŝuldo reprezentas nun 90% el la malneta enlanda produkto (nacia riĉeco).
/image%2F0553642%2F20220322%2Fob_dd68a1_north-africa-map.jpg)
/image%2F0553642%2F20220322%2Fob_ca4b14_image-0553642-20220317-ob-c72a49-b9730.jpg)