24/03/2022
Situante ĉe la rando de Damasko, la kvartalo Kabuno, kiu ribelis kontraŭ la reĝimo de Baŝar El-Asad, antaŭ ol esti rekonkerita en 2017, estis tute detruita, post evakuado de ĝiaj loĝantoj. Tion montras la enketo de kolektivo de siriaj ĵurnalistoj. Aliaj influlokoj de la opozicio tra la lando suferis la saman sorton.
Kiam lia familio estis evakuita, kun aliaj civiluloj, la kvartalo Kabuno, nord-oriente de Damasko, en majo 2017, danke al akordo inter la reĝimo kaj la armitaj ribeluloj post kvin jaroj da batalo, ilia domo plu staris, rakontas Bilal Al-Bakri, nun rifuĝinta en Turkio.
Situanta en zono « ĉirkaŭita per militaj kazernoj kaj sidejoj de institucioj, kies civiluloj ne rajtas proksimiĝi », kiu kontraŭas la strategia aŭtovoj M5, kiu interrilatigas Damaskon kaj Alepo, kaj kore de tio, kion la potenco de Damasko konsideras kiel « la utila Sirio », ilia domo estis detruita monaton poste. « Ni eksciis, ke la tuta zono estis detruita per buldozo, post detruado de domoj apud la aŭtovojo. »
Fine de la bataloj, Kabuno estis scenejo de « operacoj de grandskala detruado, kondukita de la siria registaro, pretekste de elimino de armiloj, tuneloj kaj neeksploditaj materialoj postlasitajn de la opozicio antaŭ ĝia kapitulacio. »
Sed Kabuno tute ne estas la sola eks-influloko de la opozicio, kiu suferas la saman sorton, malkaŝas longa enketo kunordigita de ĵurnalistoj de la Syrian Investigative Reporting for Accountability Journalism (Siraj) kaj publikigita de pluraj mediatoj, inter kiuj la libana retejo Daraj.
« Vastaj partoj de pluraj kvartaloj de la eks-opozicio estis ruinigitaj ne dum la milito, sed post ĝia fino. »
Por la reĝimo, temas pri detruado kaj memrekonstruado.
La brita ĵurnalo The Guardian, kiu ankaŭ publikigas tiun enketon, emfazas nombron :
« Tiujn kvar lastajn jarojn, la siria armeo anoncis sur sia Tviterpaĝo, ĉirkaŭ 1 000 detruadoj en tuta Sirio, kiu koncernas Deraa-n, en la sudo, ĝis Alepo, en la nordo. »
Same kiel aliaj kvartaloj, Kabuno « estis detruita post eksproprietigo kadre de la post-konflikta rekonstruado engaĝinta de la siria registaro, kio kuraĝigos, kiel ĝi esperas, eksterlandajn investojn en la konstrusektoron.»
Eksaj loĝantoj de Kabuno kaj esploristoj akuzas la reĝimon de Damasko, ke ĝi provas « socie rearanĝi la zonon », eksplikas la brita ĵurnalo. Unu el la eks-loĝanto, kiu vivas hodiaŭ en Danio, certigas :
« Tio estas ia venĝo kontraŭ la loĝantaro de Kabuno. Mi kredas, ke tio estas mesaĝo de la reĝimo. »
Laŭ Sara Kayyali, esploristino pri Sirio ĉe la organizaĵo Human Rights Watch, tiuj detruadoj, efektivigitaj surbaze de leĝo, kiu permesas al la reĝimo eksproprietigi terenojn nepostulatajn de iliaj proprietuloj – kiel Sirianoj delokitaj aŭ rifuĝintaj malproksime de siaj hejmoj -, « potenciale estas militkrimoj. »
https://en.wikipedia.org/wiki/Qaboun
/image%2F0553642%2F20220324%2Fob_f45669_01-2017.jpg)
01/01/2017
1-a de januaro 2017: Rekviemo por Sirio (kronologio)
http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/01/1-a-de-januaro-2017-rekviemo-por-sirio.html
/image%2F0553642%2F20220324%2Fob_c090df_rusio.jpg)