Overblog Tous les blogs Top blogs Politique Tous les blogs Politique
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog
MENU

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

31 mars 2022 4 31 /03 /mars /2022 21:31
AP Photo / Bebeto Matthews

31/03/2022

La siria prezidento ratifikis leĝan tekston, kiu kriminaligas ĉiajn formojn de torturo. Tio estas terura ironio, sciante kaj la reĝimo estas spertulo pri praktiko de torturo, substrekas siria opozicia retejo.

Merkredon 30an de marto, la siria prezidento Baŝar Al-Asad promulgis, leĝon, kiu temas interalie pri kriminaligo de la torturo – kaj tio « malgraŭ lia impliko en torturon de centoj da miloj da siriaj malliberuloj », kiel memorigas la siria opozicia retejo Enab Baladi.

La teksto antaŭvidas punojn de tri jaroj da enkarcerigo ĝis mortopuno, laŭ la graveco de la krimo.

Tiu leĝo, eksplikas la prezidento de la komisiono de la Konstituciaj kaj leĝaj aferoj de la reĝimo, Ahmad Kuzbari, estis promulgita post la Konvencio kontraŭ la torturo kaj aliaj punoj aŭ kruelaj, nehumanaj kaj malnobligaj traktadoj, adoptita de la Ĝenerala asembleo de UN en 1984, ekvalidita en 1987, kaj ke Sirio kuniĝis en 2006.

Damasko malfruiĝis promulgi la leĝon pro la milito, kiu daŭras de post 2011, provis pravigi Kuzbari. 

"Enab Baladi" sin demandas pri la celo de la reĝimo :

« La adopto de tiu leĝo fare de la siria reĝimo, malgraŭ sia impliko en la torturon de centoj da miloj da malliberuloj, levas demandojn pri la kaŝaj celoj, kiuj tute ne koincidas kun reala volo "kriminaligi la torturon" ».

 

Nerefuteblaj nombroj

En raporto datita de la 15a de marto, la Siria reto por Homaj rajtoj (SNHR) dokumentis « almenaŭ 14 664 mortintojn pro torturo », de post la komenciĝo de la milito en Sirio en 2011, inter kiuj 14 449 fare de la fortoj de la siria reĝimo.

Enab Baladi memorigas aliparte, ke en Germanio, la tribunalo de Koblenco kondamnis en januaro la sirian eks-kolonelon de la siriaj spionservoj de la reĝimo, Anouar Raslan, al porĉiama malliberejo pro interalie praktiko de torturo kontraŭ miloj da Sirianoj : « Tiu klara deklaro asertis, ke la siria reĝimo kulpas pri torturo kaj sistema murdo de miloj da siriaj malliberuloj ».

Anouar Raslan, aldonas la retejo, estis oficiro de la « branĉo Al-Khatib », detencentro situanta en la samnomita kvartalo, centre de Damasko, kiu estis parto de tio, kion "Human Rights Watch" nomis, en raporto datiĝante de 2012, « la tortura arkipelago », kreita de la reĝimo.

13/01/2022

Sirio : eks-altrangulo de la spionservo estas kondamnita je porĉiama malliberejo en Germanio

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2022/01/sirio-eks-altrangulo-de-la-spionservo-estas-kondamnita-je-porciama-malliberejo-en-germanio.html

 

25/02/2021

Sirio : eks-agento de la reĝimo de Baŝar Al-Asad estis kondamnita en Germanio dum historia proceso

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2021/02/sirio-eks-agento-de-la-regimo-de-basar-al-asad-estis-kondamnita-en-germanio-dum-historia-proceso.html

neniammilitointerni - dans Homaj Rajtoj
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }