05/03/2022
La malalta ĉambro de la Parlamento unuanimece adoptis amendon, kiu antaŭvidas punojn ĝis dek kvin jaroj da enkarcerigo okaze de diskonigo de informoj celantaj « senkredigi » la armeajn fortojn.
La premego intensiĝas kontraŭ la amaskomunikiloj kaj la rusiaj civitanoj. Vendredon 4an de marto, Rusio laŭleĝigis pezajn punojn okaze de disvastigoj de « mensogaj informoj pri la armeo ».
Tio estas la lasta interna restriko de libereco, kiu akompanas la invadon de Ukrainio.
La Parlamento unuanimece adoptis amendon antaŭvidantan punojn, kiuj povos atingi dek kvin jarojn da enkarcerigo okaze de disvastigo de informoj celantaj « senkreditigi » la armeajn fortojn.
La rusia prezidento Vladimir Putin subskribis tiun dokumenton, kiu do validas ekde nun.
Alia amendo adoptita antaŭvidas punojn pro « alvokoj al punoj kontraŭ Rusio », kies ekonomio spertas malfacilaĵojn fronte al la reprezaliaj okcidentaj aranĝoj de post la invado de Ukrainio.
Tiuj tekstoj, kiuj aplikiĝas samtempe al la amaskomunikiloj kaj al la privatuloj, plifortigas la leĝan aparaton de la aŭtoritatoj en la informmilito, kiujn ili kondukas en Rusio.
La libereco de la amaskomunikiloj reduktiĝas
La leĝo adoptita vendredon jam efikas. Vendredon, la Novaja Gazeta, plej fama el la rusiaj sendependaj ĵurnaloj, anoncis la forigon de kelkaj el siaj enhavoj pri la invado de Ukrainio por eviti punojn.
« Sed ni decidis plu labori », certigis la mediato, kiu ricevis la Nobelpremion pri Paco 2021 Dmitri Muratov. La BBC siaflanke anoncis, ke ĝi « provizore interrompas la laboron de ĉiuj ĵurnalistoj » de sia buroo en la lando.
Kelkajn horojn pli frue, la reguliganto pri mediatoj Roskomnadzor striktigis la aliron en la lando al la rusparolantaj retejoj de la BBC, de la germana televido Deutsche Welle, de la sendependa retejo Meduza kaj de Radio Svoboda, rusa elsendilo de RFE/RL.
Roskomnadzor decidis ankaŭ blokadon de Fejsbuko kaj restrikti aliron al Tvitero.
Tagon antaŭen, la simbola radiostacio Ekho Moskvy (Moskva eĥo) anoncis sian malfondon, kaj la sendependa televidkanalo Dojd anoncis interrompon de sia aktiveco, post blokado de siaj retejoj.
Krome, laŭ la NeRegistara Organizaĵo OVD-Info, pli ol 8 000 personoj estis arestitaj en Rusio ĉar ili manifestaciis, interalie en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo, kontraŭ la invado de Ukrainio, kiu komenciĝis la 24an de februaro.
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=CWHAo9XqZsk
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=eyhu0_xV2lE
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=UUK0UZU34R8
Portugala: https://www.youtube.com/watch?v=1t3_4DLQ6Vs
25/02/2022
Rusio : pluraj centoj da personoj estis arestitaj dum malpermesitaj manifestacioj kontraŭ la milito en Ukrainio