11/03/2022
De post la komenco de la milito en Ukrainio la 24an de februaro, la NeRegistara Organizaĵo Human Rights Watch kalkulis en Rusio pli ol 13 500 arestojn de opoziciantoj al la invado de Ukrainio.
Arbitraj arestoj, torturoj, mistraktadoj de la opoziciuloj… Moskvo intensigas sian amasan represion fronte al la opozicio de parto el la Rusoj kontraŭ la milito en Ukrainio.
Tion denuncas la lasta raporto de la asocio Human Rights Watch publikigita vendredon 11an de marto.
La maltrankvilo de la defendantoj pri Homaj rajtoj senĉese kreskas, aparte de post kiam la rusia parlamento voĉdonis favore al novaj represiaj leĝoj kontraŭ la personoj, kiuj diskonigas « mensogajn informojn » pri la armeo. La NRO kalkulis pli ol 13 300 arestojn de opoziciantoj de post la komenco de la rusia invado, la 24an de februaro.
Tio estas kvazaŭ alia milito de Vladimir Putin : La rusia prezidento deklaris militon kontraŭ sia popolo, almenaŭ kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭas la intervenon en Ukrainio. La arestoj estas perfortaj kaj la polico ne retenas sin, kiel estas aŭdeble en dokumento kolektita de NRO, kiu defendas la homajn rajtojn. Oni aŭdas policiston, kiu eksplikas al manifestaciantino, ke Putin aprobas lin. Li poste akuzas ŝin, ke ŝi estas malamikino de Rusio.
De la komenco de la ofensivo, miloj da personoj spertas tian scenon, en la grandaj urboj, kaj ankaŭ en pli malgrandaj.
« Manifestaciantoj estas ĉie arestitaj en Rusio. La homoj estas detenitaj, kaj la plej intensa kontestado ne nur okazis en Moskvo kaj Sankt-Peterburgo », eksplikas Anastasia, aktivulino en la buroo pri Rusio ĉe Human Rights Watch.
Justico submetita al la potenco
Krom la arbitraj arestoj kaj torturaĵoj, la opoziciantoj frontas forestan justicon por defendi ilin, ĉar ankaŭ ĝi estas silentigita kaj submetita al la potenco. « La justico ankaŭ adoptis sintenon truditan de la registaro », asertas Philippe Dam, direktoro pri Eŭropo ĉe Human Rights.
« Estas atendite, ke la leĝoj balotitaj pasintsemajne estos iel aplikataj. La celo estas klare timigi la loĝantaron kaj trudi ĝin al silento ».
la NRO ne estas la sola, kiu maltrankviliĝas pro la represio en Rusio.
Unuiĝintaj Nacioj starigas la saman bilancon, kaj ankaŭ alarmas koncerne la liberecon pri amaskomunikiloj, fakte neekzistantan en la lando.
07/03/2022
Milito en Ukrainio : perforta represio en Moskvo dum kontraŭmilitaj manifestacioj