Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

25 mars 2022 5 25 /03 /mars /2022 21:59

25/03/2022

En Orienta Eŭropo, en la urbo Iași, Rumanio, okazis unu el la plej teruraj masakroj de judoj dum la Dua Mondmilito.

Arestitaj, martirigitaj, pafmortigitaj pro la nura motivo, ke ili estas judoj, dekono el la loĝantaro de la urbo mortis dum tiu pogromo.

En Iași, ekstremdekstro kaj neadismo progresas el impresa maniero. Jen raportaĵo de Nadia Blétry kaj Thierry Trelluyer.     

Ses milionoj da judoj estis ekstermitaj en tuta Eŭropo. Jen la terura bilanco de la Ŝoaho. Multaj masakroj okazis en Orienta Eŭropo: Pollando, Ukrainio, Hungario, kaj... Rumanio.

Estas taksite, ke en Rumanio ĝis 380 000 judoj estis tie mortigitaj, plejparte de la polico, sub la ordonoj de la diktatoro Ion Antonescu, sed kelkfoje kun la helpo de la surloka loĝantaro, kiel dum la pogromo de Iași, unu el la plej perfortaj epizodoj de tiuj masakroj.

Somero 1942: Rumanio, aliancano de la 3a Regno, ĵus sendis sian armeon al apuda Moldavio, okupaciata de la sovetiaj trupoj.

Reprezalie, la urbo Iași, tute proksime de la landlimo, estis bombadita de la Ruĝa armeo.

La faŝismaj kaj antisemitaj movadoj estis tie potencaj kaj la juda loĝantaro estas tuj celita, akuzata pri spionado profite al la sovetianoj.   

La polico kaj la armeo ekatakis, helpataj de kelkaj loĝantoj. Multaj judoj estis pafmortigitaj sur la stratoj aŭ ĉe la urba policejo.

Aliaj estas amasigitaj en morto-trajnoj, en abomenindaj kondiĉoj. Multaj mortos tie pro malsato, soifo, aŭ sufoko.

Pli ol 13 000 personoj estis tiel masakritaj en daŭro de kelkaj tagoj. Tio reprezentas dekonon el la loĝantaro de Iași.

Sed krom historiistoj, tiuj faktoj estas vaste nekonataj hodiaŭ de la rumana loĝantaro.

Leĝo pri instruado de la Ŝoaho en la lernejoj ĵus estis balotitaj, sed ne ankoraŭ estas aplikataj.

Samtempe, ekstremdekstro kreskas en la lando.

10/04/2017

Internacia tago de la Romaoj: Rumanio devas agnoski la rajtojn de la deportitoj, viktimoj de la tiama por-nazia reĝimo

http://neniammilitointerni.over-blog.com/2017/04/internacia-tago-de-la-romaoj-rumanio-devas-agnoski-la-rajtojn-de-la-deportitoj-viktimoj-de-la-tiama-por-nazia-regimo.html

neniammilitointerni - dans Historio
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }