29/03/2022
Preskaŭ 2,3 milionoj da rifuĝintoj, kiuj fuĝas Ukrainion alvenis en Pollando de post la komenciĝo de la milito.
Ĉe la landlimo kun Belorusio, retropuŝoj kaj arestoj de migrantoj kaj rifuĝintoj daŭras.
Varsovio akuzis, en 2021, la reĝimon de Kievo, ke ĝi organizis la alfluadon de miloj da migrantoj ĉe sia landlimo.
Tiujn lastajn tagojn, provoj de pasado kreskas.
216 personoj provis trapasi la landlimon inter la 25a kaj la 27a de marto, laŭ la polaj ĉebordaj gardistoj.
Tiujn lastajn semajnojn, la nombro de helpalvokoj kreskis, raportas Grupa Granica, grupo de surlokaj NeRegistaraj Organizaĵoj.
Tio estas konsekvenco interalie de la fermado de la centro de migrantoj de Bruzgi, sur la belorusa teritorio, fare de la aŭtoritatoj de Minsko.
Tiuj migrantoj plu estas retropuŝitaj al Pollando, denuncas Monika Matus, aktivulino ĉe "Grupa Granica".
« Ni havas rilatojn kun ĉirkaŭ 100 personoj, kiuj troviĝas nun ĉe la landlimo. Certe ili estas pli. Ĉeestas tie grupo kun naŭ infanoj : knabino kun renaj sanproblemoj, knabo kun mensproblemoj, virino graveda je tri monatoj, kiu sangas kaj knabo tute paralizita, rakontas Monika Matus. Tiujn ĉi personojn retropuŝas la ĉebordaj gardistoj en la arbaron al Belorusio. »
Du landlimoj, du tre malsamaj situacioj
Malfacile estas kompreni tiun situacion sciante, ke pli ol 2 milionoj da rifuĝintoj de Ukrainio estis akceptitaj en la lando : « Tio kaŭzas strangan senton : kompreneble mi ege ĝojigas pro tiu elano de akceptado koncerne rifuĝintojn de Ukrainio. Sed mi min demandas : kial tio ne povus esti same ĉe la pli norda landlimo ? Ĉe la ukrainia landlimo, ni jam akceptis pli ol du milionojn da personoj. Kaj ĉe la belorusa landlimo, temas pri nur kelkaj miloj. »
Des pli, ke timigoj kontraŭ la aktivuloj ĉe la belorusa landlimo kreskas en Pollando, denuncas la NROj.
Kvar aktivuloj de "Grupa Granica" estas persekutitaj ĉe tribunalo, akuzataj pri ŝakrado de migrantoj.
/image%2F0553642%2F20220329%2Fob_02a732_carte-frontiere-pologne-bielorussie-10.jpg)
/image%2F0553642%2F20220329%2Fob_de3a31_landlimo.jpeg)