27/03/2022
Ĝis nun domaĝita de la bataloj, Lvivo estis scenejo de frapoj fare de la rusia armeo sabaton 26an de marto. Du misiloj tuŝis tiun urbon okcidente de Ukrainio, situantan kelkajn dekojn da kilometroj for de la pola landlimo.
Okazigante almenaŭ kvin vunditojn, tiuj bombadoj celis ankaŭ stokon de karburaĵoj.
Laŭ la urbestro, neniu loĝkonstruaĵo estis tuŝata.
Ĝis fine de la posttagmezo, dika tavolo de fumo kovris vastan parton de la urbocentro.
Siaflanke, la ukraina prezidento Volodimir Zelenskij rekompencis la militistojn de la ukrainia Nacia gvardio, kiu laŭ li montris « kuraĝon kaj sindonemon » fronte al la agreso de la rusia armeo.
Frapoj apud Kievo
En la ĉirkaŭurbo de Kievo, bombadoj vundis almenaŭ 5 personojn inter kiuj infano, kaj detruis plurajn loĝejojn. Kelkaj loĝantoj devis fuĝi kun siaj havaĵoj timante novan atakon.
La rusiaj fortoj siaflanke plu elmontras siajn fortojn, kiel tiu video de aerfrapo, publikigita de la ministrejo pri defendo. Aŭ aliaj bildoj ekzemple, montrantaj ukrainian komandejon detruitan de la rusiaj trupoj en la regiono de Kievo.
Konkero de Slavutiĉ
Tiuj trupoj ankaŭ konkeris Slavutiĉ, situanta norde de la ĉefurbo. La urbestro de la urbo, Juri Fomiĉev ŝajne estis forkaptita.
Tiu invado estigis manifestaciojn en tiu komunumo de 25 000 personoj, konstruita post la akcidento de la centralo de Ĉerbobilo… Jam kontrolita de la rusia armeo, de post la 24a de februaro, tago de la rusia invado.
La Internacia agentejo pri atomenergio esprimis ĵaŭdon 24an de marto sian « maltrankviliĝon », post kiam Ukrainio informis pri la bombado de Slavutiĉ fare de la rusia armeo.
La konkero de la urbo intervenas post la unua labor-rotacio ĉe la uzino de Ĉernobilo pasintan semajnfinon, de post kiam Rusio kontrolis ĝin.
Ĉirkaŭ 100 ukrainiaj teknikistoj plu plenumas la ĉiutagajn operacojn sur la radioaktiva areo dum preskaŭ kvar semajnoj sen labor-rotacio.
https://www.youtube.com/watch?v=J3wyAJVp8lI
Franca : https://www.youtube.com/watch?v=SoTyETqvNiU
Angla : https://www.youtube.com/watch?v=KNDhWxHUddE
Germana : https://www.youtube.com/watch?v=UahZmuvRIAI
Itala : https://www.youtube.com/watch?v=D_JqZkjalHs
Hispana : https://www.youtube.com/watch?v=JkpvavF6__Y
Portugala : https://www.youtube.com/watch?v=C1B_xU3tVl4
Rusa : https://www.youtube.com/watch?v=wRkMbTOaeHQ
Greka : https://www.youtube.com/watch?v=nrSsFLmVJm0
Hungara : https://www.youtube.com/watch?v=34oNiPaizFQ
18/03/2022
130 personoj estis savitaj el la ruinaĵoj de la teatro de Mariupolo, bombadita de la rusia armeo
14/03/2022
Milito en Ukrainio : almenaŭ 2100 civiluloj mortis en Mariupolo
09/03/2022
Milito en Ukrainio : pediatria malsanulejo de Mariupolo estis bombadita
06/03/2022
Milito en Ukrainio : « La Historio ripetiĝas, sed el pli kruela maniero » : la maltrankvilo de elsaviĝintino el la nazia masakro de Babij Jar »
03/03/2022
Milito en Ukrainio : en daŭro de semajno, miliono da rifuĝintoj fuĝis la militon