/image%2F0553642%2F20220328%2Fob_c8a268_phpngftc7.jpg)
28/03/2022
De post la rusia invado de Ukrainio, la retejoj de multaj rusaj aŭ eksterlandaj mediatoj estis blokitaj en Rusio.
« Novaïa Gazeta » estis la lasta reprezentanto de la liberaj amaskomunikiloj, kiu plu laboris.
« Ni havas neniun alian solvon » fronte al la « milita cenzuro ».
La sendependa ĵurnalo anoncis lundon 28an de marto, ke ĝi interrompas siajn publikigaĵojn ĝis la fino de la milito en Ukrainio.
La ĵurnalo adoptis tiun decidon, ĉar ĝi ricevis duan averton de la rusia polico pri telekomunikiloj pro manko al kontestita leĝo koncerne la « eksterlandaj agentoj ».
Fakte, kio estas riproĉita al « Novaïa Gazeta » estas, ke ĝi ne precizigis la mencion « agento de eksterlando » laŭ la rusiaj aŭtoritatoj, koncerne NeRegistaran Organizaĵon, kiel postulas la leĝo.
Enketoj pri la malobservadoj de Homaj rajtoj
Pilero de la esplorĵurnalismo, Novaïa Gazeta publikigas de antaŭ preskaŭ tridek jaroj enketojn pri koruptado kaj malobservadoj de Homaj rajtoj en Rusio.
En 2021, tiu laboro, kiu kostis la vivon al pluraj el siaj raportistoj, estis rekompencita nome de ĝia ĉefredaktoro, Dmitri Muratov, per Nobelpremio pri Paco.
Tiu premio kaj la internacia prestiĝo de Novaïa Gazeta ŝajne ĝis nun relative antaŭsavis ĝin de la premoj. Sed de post la komenciĝo de la rusia ofensivo en Ukrainio la 24an de februaro, la aŭtoritatoj pli striktigas sian ĉirkaŭpremon kontraŭ la lastaj sendependaj mediatoj de la lando.
Laŭ Dmitri Mouratov, la redakcio daŭrigis sian laboron dum 34 tagoj de post la rusia invado « en kondiĉoj de milita cenzuro ».
La 22an de marto, ĝi anoncis, ke ĝi vendas sian medalon profite al la ukrainiaj rifuĝintoj.
/image%2F0553642%2F20220328%2Fob_5a4975_ukrainephotoune.jpg)