Overblog
Editer l'article Suivre ce blog Administration + Créer mon blog

Paco Inter La Popoloj, Klasbatalo, Homaj Rajtoj, Kontraŭseksismo, Medidefendado En Esperanto...

Serĉilo

Saluton!

Ekde 03/01/2012

free counters
Free counters

Bonvenon

6 mars 2022 7 06 /03 /mars /2022 22:01
GILLES GALLINARO / RADIO France

06/03/2022

En Kijivo, la emocio estas vigla post la rusia bombado apud grava memorloko, kie pli ol 30 000 Judoj estis murditaj fare de la nazioj dum la dua mondmilito. Specialaj senditoj renkontis elvaviĝintinon de tiu masakro. Ŝi tiam estis infano.

« Ĉi tie estas mia avino. Ŝi estis murdita en Babij Jar » : Svetlana Petrovski estis 5-jara, kiam ŝiaj avino kaj onklino estis murditaj, same kiel pli ol 30 000 judoj dum al dua mondmilito meze de la urbocentro de Kievo. Tiu evento estas prezentita kiel la unua vasta masakro de la Ŝoaho per kugloj.

Mardon, sesa tago de la invado de Ukrainio fare de Rusio, rusia misilo tuŝis la televidturon de Kijovo, situantan ne malproksime de Babij Jar. En tiu ravino, la nazioj mortigis per kugloj pli ol 30 000 judojn en daŭro de du tagoj. Tiu loko estas hodiaŭ grava memorejo. Svetlana ne trovas la vortojn por priskribi tion, kion ŝi spertas.  

« La rusia armeo bombadis tiun lokon Babij Jar per misiloj, kie okdek jarojn antaŭe, en 1941, estis murditaj 30 000 Judoj. Tio estas abomeninda, kaj frenezigas min. Tio estas nekredebla. Mi koleregas » ŝi diras per laca voĉo, en la angla.

 

Po 20 horojn tage en bombŝirmejo

De post la komenciĝo de la milito, Svetlana trapasas multan tempon en la bombŝirmejo de sia kvartalo. Tiajn eventojn, ŝi jam travivis, kiam ŝi estis infano. « La unuan fojon, kiam mi estis 5-jara, mi estis en Rusio dum la milito. Kaj duan fojon, estas nun. Mi trapasas tie po 20 horojn tage. Mi prenu miajn bastonojn. Kiam la alarmilo komencas sonori por peti de ni, ke ni iru en la ŝirmejon, mi ne povas paŝi rapide », ŝi bedaŭras.

 

« Ili estas niaj fratoj »

Adolf Hitler kaj Vladimir Putin, jen du viroj kulpaj pri tiuj suferoj kun preskaŭ 80 jaroj da intervalo : « La Historio ripetiĝas, sed el pli kruela maniero, laŭ mi. Ĉar Hitler venis de alia lando, alia kulturo, li parolis alian lingvon. Hodiaŭ, estas pli terura. Ili estas niaj fratoj. Ni lernis rusiajn kanzonojn. Ni konas iliajn poetojn. Kelkaj el ni kreskis kune kun la rusia kulturo. El mia vidpunkto tio, kio okazas hodiaŭ estas multe pli grava. »                   

Hodiaŭ, je 87-jara, tiu emeritiĝa profesoro pri historio sekvas atentege la situacion kaj ne kaŝas sian maltrankvilon : « Putino volas kapti Ukrainion kaj aneksi ĝin al sia lando. Li opinias, ke tiu teritorio estas rusa. Li malamas Ukrainion, ĉar ĝi estas libera lando. Li plurfoje provis restarigi Sovetan Union, la grandan sovetan Imperion. Sed li malsukcesis », ŝi analizas.

Svetlana estas persvadita, ke la ukrainiaj fortoj venkos, sed timas longan kaj mortigan militon.

12/10/2016

Ukrainio celebras la 75-an datrevenon de la masakro de Babij Jar

http://neniammilitointerni.over-blog.com/preview/4e687fd7b9be7dbea4f6e533c7387cb772d3549d

neniammilitointerni - dans Neniam milito inter ni
Créer un blog gratuit sur overblog.com - Contact - CGU -
.date span.text {display:none ; }