Milito en Ukrainio : la ĉefo de Unuiĝintaj Nacioj alarmas kontraŭ « uragano de malsato » en la mondo
/image%2F0553642%2F20220317%2Fob_c72a49_b9730258799z-1-20220314133421-000-gt3k.jpg)
17/03/2022
La ĝenerala sekretario de UN alvokis al mobilizado por eviti kolapson de la monda nutrada sistemo.
Lundon 14an de marto, la ĝenerala sekretario de UN, Antonio Guterres alarmis kontraŭ la konsekvencoj de la milito decidita de Rusio kontraŭ Ukrainio, kiuj riskas provoki « uraganon de malsato » en multaj landoj.
« Ukrainio flamiĝas » kaj « la lando estas detruita sub la rigardo de la mondo ». « Ni faru ĉion, kion ni povas por eviti uraganon de malsato kaj kolapson de la monda nutrada sistemo », li deklaris al mediatoj en Novjorko. Pro la blokado de la agrikulturaj produktoj en Ukrainio kaj Rusio, la milito certe havos kiel konsekvencojn, « plej draste frapi la plej malriĉulojn kaj semi la ĝermojn de politika nestabileco kaj tumultoj en la tuta mondo », substrekis Antonio Guterres.
« Tiu milito vaste transiras Ukrainion », li aldonis. « La prezoj de la cerealoj jam superas tiujn, kiuj ekzistis komence de la araba printempo kaj de la malsatribeloj de la jaroj 2007-2008 ». « La monda prezindico de la nutraĵoj ĉe la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo de la Unuiĝintaj Nacioj (ONA) estas je la plej alta nivelo iam registrita », li precizigis.
Sume, « 45 afrikaj landoj kaj la malplej evoluigitaj landoj importas almenaŭ trionon el sia tritiko el Ukrainio kaj Rusio – 18 el tiuj landoj importas de ĝi almenaŭ 50%. Tio enkalkulas landojn kiel Burkino, Egiptio, Demokratia Respubliko Kongo, Libano, Libio, Somalio, Sudano kaj Jemeno », menciis la ĉefo de UN, postulante denove urĝan haltigon de la milito.